2010-01-20
Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua, antaŭ nelonge la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio kaj la Politika Departemento de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio sankciis, ke la ok ĉinaj packonservaj policanoj mortintaj en la tertremo okazinta en Haitio estu martiroj, kaj iliaj familioj estu kompensitaj laŭ preskribo.
La ok martiroj estas: Zhu Xiaoping, Guo Baoshan, Wang Shulin, Li Xiaoming, Zhao Huayu, Li Qin, Zhong Jianqin, He Zhihong (virino). Kiam ili plenumis packonservan taskon en Haitio, ilin trafis la tertremo je la 5-a horo kaj 56 minutoj en la 13-a de januaro laŭ la pekina tempo.
Antaŭtagmeze de la 19-a de januaro, la ĉina registaro okazigis solenan funebran ceremonion en la ĉefurba flughaveno en Pekino por renkonti la ok martirojn en la ĉerkoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|