Zhang Yesui: SK kiel eble plej frue respondos la proponon pri plimultigo de packonservantoj al Haitio
2010-01-20
En la sama tago, la Sekureca Konsilio de UN okazigis ferman kunvenon rilate al tertremo en Haitio kaj aŭskultis konigon de Ban Ki-moon pri haitia situacio post sia vizito en la 17-a de januaro. Ban Ki-moon esprimis, ke laŭ la nuna situacio de Haitio, li proponas al la Sekureca Konsilio de UN plimultigi 1 500 packonservajn policanojn kaj 2 000 packonservajn soldatojn.