2010-01-20
La 12-an de januaro en la kariba insulo-lando okazis forta tertremo. Multaj internaciaj organizoj montras per deklaroj profundan simpation kaj konsolon al la registaro kaj popolo de Haitio, kaj vokas helpon de la internacia socio al la lando.
La 13-an de januaro, Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, diris en deklaro, ke la grandega perdo kaŭzita de la tertremo en Haitio estas konsterna, kaj ŝi havas profundan simpation al la haitia popolo. Ŝi promesis, ke Unesko faros ĉion eblan por helpi al la lando rezisti kontraŭ la katastrofo. Ŝi estas maltrankvila pri la sekureco de laborantoj de Unesko en Haitio, kiuj perdis la kontakton kun Unesko.
La misio sendita de UN al Kongolando (Kinŝaso) diris la 13-an de januaro en sia bulteno, ke en la nomo de la misio de UN en Kongolando (Kinŝaso), Alan Doss, speciala sendito de la ĝenerala sekretario de UN pri Kongolando (Kinŝaso), profunde funebras pri la mortintoj kaj esprimas simpation al popolanoj trafitaj de la tertremo, precipe al laborantoj de UN kaj packonservantoj de Kongolando (Kinŝaso) en Haitio.
La saman tagon, Hispanio, deĵoranta prezidanto-lando de Eŭropa Unio, diris en deklaro, ke kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la unio Hispanio interkonsiliĝas kun Catherine-Ashton, altranga reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, kaj aliaj membroj de la unio por startigi kunordigan organizon de la unio kontraŭ katastrofoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|