Ĝenerala sekretario de UN alte taksis ĉinan savadan laboron en Haitio
2010-01-20
La 17-an de januaro en Portoprinco, ĉefurbo de Haitio, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, esprimis dankon al ĉina internacia savtaĉmento, kiu unuatempe atingis Portoprincon post la tertremo kaj komencis savadon.
En la sama tago, Ban Ki-moon atingis la ĉefstabejon de Stabiliga Speciala Misio de UN en Haitio, kiu disfalis en la tertremo, kaj konsolis membrojn de ĉina internacia savada grupo.