Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Montriĝas humanisma spirito el ĉina helpo al sisme trafita Haitio
2010-01-20

 

    Post la 7.3-grada tertremo en Haitio, la ĉinaj registaro kaj popolo, kiuj spertis fortan tertremon en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, rapide faras savadon en Haitio. Montriĝas internacia humanisma spirito el la savado.

 

    Tagmeze de la 16-a de januaro, 24 horojn post kiam la ĉina registaro deklaris liveri al Haitio materialon valoran je 30 milionoj da juanoj, ĉina aviadilo Boeng 747 flugis de Pekino al Portoprinco, ĉefurbo de Haitio. La aviadilo kunportis urĝe bezonatajn materialojn inkluzive de medikamentoj, tendoj, nutraĵoj, trinkakvo kaj vestoj.

 

    Tiuj materialoj estis urĝe kolektitaj de la ĉina armeo laŭ la instrukcio de la ĉina registaro. Akceptante intervjuon, s-ro Geng Yansheng, oficisto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris: " Hieraŭ antaŭtagmeze, la ĉina armeo oficiale ricevis taskon liveri al Haitio urĝan humanisman helpon. Laŭ mekanisma regulo, la unua grupo da materialoj devas esti transportita en 48 ĝis 72 horoj. Sed la tasko postulis, ke la armeo plej rapide liveru materialojn, tial la armeo en la unua tempo urĝe kolektis materialojn el Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Shijiazhuang kaj Zhuhai. En 24 horoj ĉio glate iras."

 

    Laŭ konigo, la unua grupo da materialoj prognozite atingos Portoprincon post 19 horoj. Sed konsiderante neklaran staton de la portoprinca flughaveno, oni ellaboris koncernajn projektojn. S-ro Yu Yingfu, oficisto de la Ĉina Ministerio pri Komerco, diris, ke por garantii ĝustatempan atingon kaj disdonon de tiuj materialoj, la ĉina registaro aktive faras interkonsiliĝon kun la haitia registaro, ĉinaj organizoj garnizonantaj en Haitio kaj organizoj de UN garnizonantaj en Haitio. Samtempe la ĉina registaro pretas ĉiamomente liveri al Haitio novan helpon.

 

    La duan tagon post la sismo en Haitio, Ĉina Ruĝa Kruco decidis liveri al Haitio helpon de miliono da usonaj dolaroj. Samtage, ĉina internacia savtaĉmento konsistanta el 68 homoj kaj kunportanta bezonatajn materialojn kaj ekipaĵojn, flugis al Haitio por fari savadon en Haitio.

 

    Nuntempe, la ĉina internacia savtaĉmento faras streĉan savadon en la plagita regiono de Haitio. Ĉinio malfermis unikan kuracejon, kaj la ĉina internacia savtaĉmento jam kuracis pli ol 120 vunditojn kaj samtempe faris preventan laboron en la loko. La klopodo de la ĉina internacia savtaĉmento akiris kontenton kaj laŭdon de la internacia socio. Vicproparolanto de la Usona Ŝtata Departemento pri Publikaj Aferoj diris, ke la ĉina internacia savtaĉmento faris gravan kontribon. "Tio estas komuna savado de la internacia socio, ankaŭ Ĉinio sendis sian savtaĉmenton. Precipe 3 el urĝe bezonataj specialistoj venas el Ĉinio. Ĉinio estas ege grava parto de internacia savado."

 

    Samtempe aktive iras monkontribuo en Ĉinio. Ĉina Ruĝa Kruco komencis akcepti socian monkontribuon por sisme trafita Haitio. Krome, multaj ĉinaj volontuloj pretas ĉiamomente alveni al Haitio.

 

    Fakte lastajn jarojn, Ĉinio aktive ludas gravan rolon en alilanda kontraŭkatastrofa savado.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng