| 2010-01-20 Wang Shulin humura kaj helpema   de SU YIJUN 
   
58-jara Wang Shulin estis provizisto de la ekipaĵa kaj financa buroo de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio.
| 
  |  
| Wang Shulin dum la laboro |        Lia kadavro estis elfosita la unua el la 8 ĉinaj packonservantoj mortintaj en la haitia tertremo. Membroj de la ĉina internacia savtaĉmento kaj la ĉinaj packonservaj policanoj riverencis al lia kadavro.       Antaŭ la katastrofo, li sin okupis pri ekipaĵoj de la packonserva trupo de Ĉinio kaj estis rigardata kiel fakulo netimigebla. Liaj kolegoj uzantaj tiujn ekipaĵojn adiaŭis kun larmoj lian kadavron al la patrolando.       Wang Shulin estis humura en la vivo, kaj dank’ al li, lia oficejo estis plena de ĝojo. Li estis helpema, kaj ĉiam la unua donacis monon kaj objektojn por helpi suferantojn de katastrofoj okazintaj en la lando. Kiam oni laboris post deĵoraj horoj, li rekompencis ĉiujn per bongustaj manĝaĵoj aĉetitaj el memserva vendejo.       Antaŭ veturo al Haitio, li interkonsentiĝis kun siaj kolegoj, ke ili rekolektiĝos post kiam li revenos el Haitio.     |