Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhong Jianqin
2010-01-20
Zhong Jianqin: Mi donos nomon al la filino post mia reveno

 

 Zhong Jianqin en Haitio
    35-jara Zhong Jianqin estis propagandisto de kontraŭtumulta grupo de la packonserva trupo de Ĉinio en Haitio.

 

    Li amis infanojn. Li kaj lia edzino deziris havi sian propran bebon, sed tion ili foje-refoje prokrastis pro okupiteco kaj packonserva tasko. Ĝis kiam li revenis al la patrolando en aŭgusto de 2008 post plenumado de la packonserva tasko, la geedzoj finfine decidis havigi al si bebon.

 

    Tiam kiam la geedzoj ĝojoplene preparis uzaĵojn por la atendata bebo, Zhong Jianqin estis sendita al Haitio kiel kontraŭtumulta grupano de la 8-a packonserva trupo de Ĉinio en Haitio la 13-an de junio 2009. Kvar tagojn post lia forvojaĝo, lia filino naskiĝis en la 17-a de junio.

 

    Pri tio informiĝinte, Zhong Jianqin ne sciis kion fari pro granda ĝojo, kaj poste videofrekvenco fariĝis unu el liaj ŝatokupoj. Pro diferencoj de la loka tempo inter Ĉinio kaj Haitio, li havis nur unu horon por telekomunikiĝi kun la familianoj post la laboro, ĉar tiam en Ĉinio ĵus tagiĝis, kaj lia edzino, profitante de la tempo antaŭ ol iri al la laboro, venigis la filinon antaŭ komputilo, por ke ŝia patro ŝin rigardu tra videofrekvenco.

 

    La 8-monata filino ankoraŭ ne havas nomon, ĉar Zhong Jianqin iam diris al sia edzino: “Ne anticipe donu la nomon al la filino kaj mi ĝin donos al ŝi post mia reveno.”

 

    Tamen, Zhong Jianqin forlasis la mondon antaŭ ol brakumi sian filinon, pri kiu li sopiris tage kaj nokte.

 

Redaktoro: Su Yijun

 

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng