Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Qin
2010-01-20

Li Qin ĉesis fumi por packonserva tasko

 

Li Qin (la unua de dekstre) kaj liaj kolegoj

    47-jara Li Qin funkciis kiel politika komisaro de kontraŭtumulta grupo de la packonserva trupo de Ĉinio en Haitio.

 

    Menciinte Li Qin, liaj kolegoj ĉiam montras respekton al li. Unu el liaj subuloj diris, ke ĉe rememoro pri sia politika komisaro, ĉiufoje aperis en lia memoro jena sceno: antaŭ la oficdomo, li, kun armilzono ĉe la talio, blankaj gantoj sur la manoj kaj severa mieno sur la vizaĝo, rigore kontrolis aspekton kaj teniĝon de ĉiuj policistoj.

 

    Antaŭe Li Qin multe fumis kaj ŝatis fortan tabakon de Yunnan. Por granda fumanto estis ege malfacile ĉesi fumi. Sed Li Qin tuj ĉesis fumi post enoficiĝo kiel politika komisaro. Li diris, ke fumado malhelpos lian gvidon de la trupo kaj aspekton de la ĉina trupo.

 

    Aprile de 2008 okazis en Lycra, Haitio, perforta tumulto, kiu envolvis la tutan landon. La kontraŭtumulta grupo de la packonserva trupo de Ĉinio en Portoprinco de Haitio estis sendita al la loko por bremsi la tumulton. Unu familio el 5 membroj de la speciala trupo de UN por stabileco en Haitio estis forkaptita perforte, kaj bezonis tujan savadon, sed sur la vojo por ilin savi estis multaj bariloj instalitaj de perfortuloj. Li Qin donis ordon trarompi ĉiujn barilojn, dividis la trupon en 3 taĉmentojn gardan, kaptan kaj protektan laŭ la loka kondiĉo kaj fine entrudiĝis en la domon, en kiu kaŝis sin la perfortuloj, rompmalferminte la pordon. La lastaj eĉ ne havis tempon por preni la armilon sub la kapkuseno, kaj estis kaptitaj de kontraŭtumultaj policistoj el Ĉinio.

 

Redaktoro: Su Yijun

 

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng