Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Xiaoming
2010-01-20

Li Xiaoming surprizis fremdlandanojn per sia perfekta angla lingvo

 

Li Xiaoming (la unua de dekstre) kaj liaj kolegoj

 

    Li Xiaoming, 35-jara, estis oficisto de la departemento pri packonservaj policanoj de la Internacia Kunlabora Buroo sub la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio.

 

    Liaj kolegoj neniel povis kredi, ke lin trafis la katastrofo en la domo de la ĝenerala sidejo de la speciala delegacio de UN al Haidio por la loka stabileco. Kvankam la evento pasis jam antaŭ dekkelkaj tagoj, tamen liaj estroj kaj kolegoj ankoraŭ ne volas akcepti tiun realon. En la okuloj de la kolegoj, Li Xiaoming estis humura kaj serena. Li ofte ĝojigis aliajn per sia humureco, kaj alportis al ĉiuj gajecon. Liaj kolegoj klare memoris, ke post tutnokta deĵorado, Li Xiaoming lavis siajn harojn matene de la sekvanta tago por sin refreŝigi. Kun humidaj haroj, li demandis al siaj kolegoj: “Ĉu mi estas vigloplena?”

 

    La 12-an de januaro 2000, la ĉinaj packonservaj policanoj unuafoje ellandiĝis por plenumi packonservan taskon en Orienta Timoro. Li Xiaoming, unu el la triaj packonservaj policanoj, funkciis kiel vicestro de la trupo. Tiam li estis nur 25-jara. Antaŭ tio, Li Xiaoming lasis al ekzamenantoj profundan impreson per sia lerteco en la angla lingvo kaj policaj aferoj. “Lia anglalingva nivelo estis tiel bona, ke alilandaj kolegoj surpriziĝis, li akiris 7.5 poentojn en IELTS-ekzameno.

 

    Dum la jaro en Orienta Timoro, Li Xiaoming, kiel faka packonserva policano de UN en Orienta Timoro, ellaboris plurajn planojn pri policano-sistemo de Orienta Timoro por longtempa disvolvado kaj faris pozitivajn kontribuojn al la starigo de scienca policano-sistemo de Orienta Timoro. Li estis premiita de la packonserva trupo de UN pro sia elstareco.

 

    En la lastaj 10 jaroj Li Xiaoming iam iris al Haitio, Afganio, Orienta Timoro, Kosova kaj aliaj 3 regionoj por packonserva tasko.

 

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng