Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhao Huayu
2010-01-20

Zhao Huayu: viro kun firmeco kaj tenereco

 

 Zhao Huayu (maldekstre) interparolas kun samprofesiano.

 

    38-jara Zhao Huayu estis estro de la sepa packonserva policana trupo de Ĉinio en Haitio.

 

    En 2006 Zhao Huayu unuafoje sin anoncis por fariĝi packonserva policano. Post trejnado kaj ekzameno aranĝitaj de la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco li eniris aviadilon al Haitio la 25-an de septembro 2009.

 

    La sepa packonserva policana trupo gvidata de Zhao Huayu glate atingis Haition. Tamen malpli ol 20 tagojn post atingo de Haitio Zhao Huayu suferis dengon kaj estis sendita al hospitalo de argentina armeo. "Post foja kaj refoja febroj kaj doloroj eksangis buŝo, okulkavoj, manoj, piedoj kaj kruroj." "Kiam mi pensas pri neplenumitaj laboroj kaj devoj al gepatroj kaj pri mia infano, miaj okuloj senkonscie larmis. Mi diris foje kaj refoje al mi mem: ne maltrankviliĝu, ne maltrankviliĝu, persistu!" Tio estas skribita de Zhao Huayu en sia taglibro. "Argentina hospitalo ne kredas larmojn!"

 

    Kolego de Zhao Huayu rakontis: "Telefonante al mi, li ofte diris, ke li sopiras al sia filo." Pro okupiteco je laboroj Zhao Huayu ne havis tempon por akompani siajn edzinon kaj filon, pro tio li sentis konsciencriproĉon al ili. Babilante kun kolegoj li diris, ke kiel edzo kaj patro, li ne plenumis siajn devojn kaj estis kulpa al siaj edzino kaj infano. "Tamen Zhao Huayu dediĉis sin al infanoj en Haitio en la alia flanko de la terglobo".

 

    Nun lia pli-ol-4-jara filo ankoraŭ ne komprenas signifon de morto. Vidante la patron antaŭmortan sur televida ekrano la infano kriis "paĉjo" fikse rigardante al televidilo. Li atendas revenon de sia patro.

 

Redaktoro: Su Yijun

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng