Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Zhu Xiaoping
2010-01-20

Elegenta Zhu Xiaoping

 

Zhu Xiaoping (meze) inspektas laboron.

 

    Zhu Xiaoping, 48-jara, estas estro de ekipaĵ-financa buroo de Ministerio de Publika Sekureco.

 

    "Eksterdome flirtas neĝfloroj, kvieta nokto konigas mian koron..." "En frosta vento mi atendas vian revenon..."

 

    En neĝa nokto antaǔ dek jaroj, lia amiko Liu Shoushui ricevis telefonon de Zhu: "Mi verkis kanton. Venu kaj legu." Liu rapidis al la oficejo de Zhu kaj vidis la tekston de tiu ĉi kanto "Mi atendas vian revenon".

 

    Liu diris, ke li kaj Zhu estis muzik-fanoj por multaj jaroj. "Al Zhu delonge plaĉas klasika muziko. Ĉiufoje dum ofic-vojaĝo, li aĉetis CD-diskojn de simfonio. Mi ne rimarkis, ke li povas verki kantotekstojn. Estas rare, ke je la unua fojo li povas krei altnivelan verkon, krome ĝi taǔgas por kanto."

 

    Liu kontaktis Xiao Bai, faman komponiston. Sub kontrolo de Xiao, oni registris muzikon kaj petis Hou Yajun, policano de la ĥoro de Pekina Publika Sekureco, prove kanti. Zhu aǔsklutis la provkanton kaj ĝojis kiel infano. Li diris: "Ĝuste kiel mi pensis!"

 

    Hodiaǔ kiam Liu kaj Hou denove aǔskultis la kanton, ili estis kvazaŭ korŝirita.

 

    "Mi scias, al kiu vi dediĉis vian junecon... Mi scias, ke pacon defendas vi kaj li. En frostaj noktoj, mi atendas vian revenon..." La kanto estas por policanoj, kiuj forlasas siajn malgrandajn familiojn por konservi pacon por la granda familio. Iliaj familianoj ĉiutage atendas ilian hejmen-revenon.

 

    Tamen nun la familianoj de Zhu ne plu vidos lin hejme!

 

(Redaktoro: Su Yijun)

 

 

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng