2010-01-20
Frumatene de la 17-a de januaro, la unua aro da humanismaj savaj materialoj senditaj de la ĉina registaro al Haitio atingis la internacian flughavenon de Portoprinco post pli ol 20-hora fluagado. La packonserva trupo de Ĉinio en Haitio okazigis simplan bonvenigan ceremonion.
La varaviadilo Boeing 747 de la Suda Aerlinio de Ĉinio transportis al Haidio 90 tunojn da varoj, inkl. de medikamentoj, manĝaĵoj, tendoj, vestoj, akvopurigaj ekipaĵoj kaj porteblaj lampoj, je la kosto de 13 milionoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj egalas al unu usona dolaro).
Laŭ konigo, la aviadilo transportis ankaŭ la kadavrojn kaj postlasaĵojn de la 8 ĉinaj viktimoj en la forta tertremo okazinta en Haitio.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua |