2010-01-20
La 19-an de januaro Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, adresis kondolencan mesaĝon al Ĉinio pro la morto de 8 ĉinaj packonservantoj en la tertremo en Haitio.
En la mesaĝo Ban Ki-moon diris, ke li profunde malĝojas pro la morto de 8 ĉinaj policaj oficiroj en la fortega tertremo en Haitio; ili dediĉis sian vivon al la paco en Haitio kaj faris valoran kontribuon al la packonservado de UN.
Krome, li esprimas profundan simpation kaj kondolencon al ĉiuj trafitaj de tiu ĉi tragedio, inkluzive de familianoj, amikoj kaj kolegoj de la viktimoj, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo; UN ĉiam memoros kaj antaŭenigos ilian noblan aferon.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong |