2010-01-20
La 19-an de januaro la Sekureca Konsilio de UN unuanime aprobis rezolucion kaj decidis pliigi 3 500 packonservantojn al Haitio por helpi savadon kaj rekonstruadon en Haitio.
La 19-an de januaro post aprobo de la rezolucio, Zhang Yesui, ĉi-monata deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN kaj ĉina konstanta delegito al UN, esprimis al amaskomunikiloj, ke en savado kaj helpado al Haitio, UN devas ludi gvidan kaj kunaranĝan rolon. Invitite de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, UN decidis pliigi 3 500 packonservantojn de UN al Haitio, ilia misio estas helpi Haition disvolvi humanisman helpon, konservi stabilecon kaj fari postkatastrofan rekonstruadon.
Tiutage en gazetara konferenco en oficejo de UN en Ĝenevo, proparolantino de UN-a Oficejo por Kunaranĝo de Humanismaj Aferoj Elisabeth Byrs diris, ke nombro de postvivantoj, savitaj de internaciaj savtaĉmentoj, superis 90.
Tiutage, la ĉefstabejo de UN okazigis funebran ceremonion por viktimoj el laborantoj de UN en la tertremo en Haitio.
(el retejo Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Liu Zijia |