2010-01-21
La 15-an de januaro en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, oni okazigis urĝan kunvenon kaj apelaciis al la internacia socio fari monkontribuon je 562 milionoj da usonaj dolaroj por helpi al la haitia popolo, kiun trafis la serioza tertremo.
Ĝenerala vic-sekretario de UN pri humanismaj aferoj John Holmes diris al delegitoj de 192 membrolandoj, kiuj ĉeestis ĉe la kunveno, ke la damaĝo de giganta kaj timiga katastrofo nun ankoraŭ estas nebula. Li apelaciis al ĉiuj landoj aktive fari monkontribuon. Li diris, ke la monkontribuo estos uzata por liveri manĝaĵojn, akvon, tendojn kaj aliajn urĝajn bezonaĵojn por la haitia popolo.
el CRIonline
Redaktorino: Chen Ji |