2010-01-21
La 20-an de januaro en la ĉefstabejo de UN, John Holmes, vicĉefsekretario de UN pri humanismaj aferoj, serioze refutis la raporton, ke internaciaj savtaĉmentoj el Ĉinio kaj aliaj landoj savas en la unua vico propralandajn civitanojn en Haitio.
La novaĵ-retejo de UN raportis, ke tiutage en gazetara konferenco John Holmes diris, ke lastatempe cirkulis la famo, ke internaciaj savtaĉmentoj preferas savi internaciajn personojn ol haitianojn. Li diris, ke tiu kritiko estas senbaza, kaj emfazis, ke la laboroj de internaciaj savtaĉmentoj estas sendistingaj kaj ĝenerale tre justaj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Niu Xueqin
|