Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Savado de Ĉinio en Haitio montras "respondecon de granda lando"
2010-01-21

de LU NING

 

La unuaj humanismaj materialoj de la ĉina registaro ekflugas de la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno al Haitio. 
 

 

Ĉinaj savtaĉmentanoj faras serĉadon ĉe falinta domego. 
 

Ĉinaj kuracistoj diskonigas al loĝantoj en Portoprinco sciojn kontraŭ epidemioj.  

 

    Nun estas transportitaj en Pekinon kadavroj de la 8 ĉinaj packonservaj policanoj mortintaj en la tertremo en Haitio.

 

    Kvankam Ĉinio ne havas diplomatiajn rilatojn kun Haitio, tamen post la tertremo la ĉina registaro tuj decidis liveri helpon al Haitio: la 13-an de januaro la Ruĝa Kruco de Ĉinio mondonacis al Haitio milionon da usonaj dolaroj; frumatene de la 14-a de januaro ĉina internacia savtaĉmento atingis Haition kaj tuj komencis savadon; la 15-an la ĉina registaro decidis liveri al Haitio materialojn kun valoro de 30 milionoj da juanoj; tagmeze de la 16-a la unuaj konteneroj kun materialoj valoraj je 13 milionoj da juanoj estis transportata al Haitio...

 

    En la 14-a la Ruĝa Kruco de Ĉinio kaj tiuj en diversaj provincoj kaj municipoj de Ĉinio ekfunkciigis specialan kanalon por akcepti monkontribuon de personoj kaj entreprenoj. Laŭ informo de la oficejo en Ŝanhajo de la organizo por publika bono "Unu fonduso", la organizo decidis donaci per la Ruĝa Kruco de Ĉinio 100 mil usonajn dolarojn al plagitoj en Haitio. Krome, ĉinoj en Hongkong, Makao kaj aliaj landoj de la mondo faras monkontribuon per diversaj kanaloj.

 

    Se oni diras, ke la ĉina registaro montris "respondecon de granda lando" en savado en Haitio, do la agado de popolaj societoj kaj volontuloj estas same kortuŝa. Chengdu-a volontula grupo por neatenditaj eventoj jam elektis 16 elitajn membrojn el la 500 volontuloj. Ili povas veturi al Haitio post nur unu-hora preparo. Chen Yan, volontulo en Chengdu, kiu jam faris plenan preparon, petis rilatajn departementojn por partopreni savadon en Haitio. Por Ĉinio estas malfacile sendi individuajn volontulojn al Haitio, tamen iliaj spirito, kuraĝeco, respondecemo, amemo, bonkoreco kaj kompatieco superas ŝtaton, nacion kaj konscian formon kaj montras la koncepton pri vivo la unua.

 

(el www.dfdaily.com)

Redaktoro: Liu Sigong

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng