2010-01-22
La ĉi-jaran IF-on ni povas nomi fabelan. Ĝi okazis en belega bavara urbeto Nördlingen komplete ĉirkaŭita per mezepoka murego. Ni loĝis en novstila junular-familia gastejo situanta tuj malantaŭ la muro. La urbo estis facile atingebla perpiede. La ĉeftemo FABELOJ, FABLOJ KAJ LEGENDOJ revenigis nin en junaĝon. Ni aŭskultis historiojn kaj fabelojn de Andersen, de la fratoj Grimm, rusajn, latvajn, dagestanajn kaj specialan bildfabelon pri ŝipeto Narklo kreita de niaj rusaj geamikoj Anna kaj Dima.
La evento komenciĝis per la interkona vespero kiun jam de pluraj jaroj animas Mikaelo Bronŝtejn el Rusio. Ĉeestis dudek novuloj kiuj rapide integriĝis al la grupo de jam konataj kaj regule partoprenantaj esperantistoj. La plej foraj venis el Japanio, Usono, Israelo, Rusio... La libroservo de FEL (Flandra Esperanto-Ligo) ofertis plurajn librojn, muzikdiskojn kaj aliajn esperantaĵojn. Prizorgis ĝin Tina kaj Paul Peeraets. La "Knajpa etoso apartenas al la plej gajaj. Ĉi-foje Harald, Jeon-ok, Vida, Bruno kaj HDP servis bieron, vinon, koktelojn... Aŭtorajn horojn prezentis Lena Karpunina kaj Mikaelo Bronŝtejn. Pri la situacio en Afganio parolis Ulrich Brandenburg, pri Norda Koreio kaj porka gripo Harald Schicke, pri kajakado ĉirkaŭ insuloj Ugo kaj Annarosa el Italio, artan enpakadon per tukoj prezentis kaj pri ties historio parolis Masumi kaj Tacuo Huĝimoto el Japanio, memorindan jubilean IF-on en retrospektivo prezentis Brian Moon. Krom tio okazis vico da interesaj prelegoj. Estis prezentita baleto, Mantro, pianludado, matena gimnastikado. Oni ofertis kurson de desegnado, paroligan kurson, ktp. Multaj interesiĝis pri vizito al la loka bierfabriko (Ankerbräu), kie ĉiu vizitanto ricevis memore bierglasojn kaj kompreneble ili gustumis diversajn bierojn. Ankaŭ urbaj promenoj kolektis multajn interesulojn. Pluraj profitis oferton de surloka saŭnado. Jam la trian fojon okazis IVU (Internacia Vintra Universitato) kaj la duan fojon Internaciaj ekzamenoj laŭ la nova metodo, gvidita de Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar.
La ekskurso al Nürnberg bone kaj laŭ la plano disvolviĝis. La ĉiĉeronino detale rakontis pri interesaj vidindaĵoj. En la fama restoracio "Bratwurst Röslein" ni bonguste kaj abunde tagmanĝis. Restis sufiĉe da tempo por promenado tra la urbo. Por dancŝatantoj Liba elektis muzikon en ritmo de flamenko kaj ŝi iniciatis lernadon de mazurko, kiu estis prezentita kun granda sukceso antaŭ la Silvestra balo. Dum la tradiciaj silvestraj bufedoj kaj baloj ĉiam estas okazo bone manĝi, babili, amuziĝi, danci kaj bonvenigi la diversajn novjarojn de la ĉeestantaj partoprenantoj. La novjara promeno celis rondiron sur la ĉirkaŭurba murego kiun gvidis Floreal. Li akompanis interesulojn al la 90 metrojn alta turo Daniel de kie bela vetero ebligis rigardon al la vasta ĉirkaŭaĵo kaj neĝkovrita urbo Nördlingen. Krom la dagestana, rusa kaj la israela vesperoj dum kiuj ni estis regalitaj ne nur per kantoj, dancoj sed ankaŭ per tiulandaj bongustaĵoj ni ankaŭ festis la Zamenhofan 150-jaran datrevenon per interesa programo kaj ŝaŭmvino ofertita de nia organizanto HDP (Hans-Dieter Platz) al kiu ni tutkore dankas pro la brila organizado de IF-oj, kiuj iĝas jaron post jaro pli kaj pli perfektaj.
Kiel antaŭvidite, la Festivalo estis ege sukcesa kaj mi invitas vin denove reveni ĉi-jarfine al la sama loko - fabela urbo Nördlingen- por festi la 27-an IF en agrabla kaj amika etoso. Dum la tuttaga ekskurso ni vizitos Munkenon.
(el retpaĝaro internacia-festivalo)
Redaktoro: Liu Zijia |