2010-01-26
Kontakto estas socipolitika revuo de TEJO, publikiganta interesajn, junecajn artikolojn. Redaktoro de la revuo de kelkaj jaroj jam estas Pavel Mojxajev. La revuon ricevas ĉiuj individuaj membroj de TEJO, sed oni povas ankaǔ aparte aboni ĝin. Estraro de TEJO kaj la redaktoro lanĉis nun retan enketadon pri la revuo, kaj invitas ĉiujn legantojn kaj abonantojn esprimi sian opinion.
La enketo estas trovebla ĉe: http://tejo.org/limesurvey/.
Estas bona okazo esprimi vian opinion pri la revuo!
Ne prokrastu la plenigon, limdato estas la 31-a de januaro!
Ni antaǔĝojas legi viajn respondojn!
(el Ret-info)
Redaktoro: Liu Zijia |