Studentoj de Hongkongo gajnis oran premion en IPKG
2010-01-26
La 25-an de januaro intervidiĝis kun amaskomunikiloj la tri studentoj de Hongkonga Baptist-universitato, kiuj gajnis la oran premion en Internacia Projekta Konkurso pri Gena-maŝino (IPKG). La tri studentoj venis el ĉeftero de Ĉinio. Kunlabore kun la grupo de la Universitato de Hongkongo, ili kreive ŝanĝis la genan strukturon kaj per tia metodo regis la rapidecon kaj movdirektoron de bakterioj por funkciigi mikr-motoron.