Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio akcelos partoprenon de publiko en protekto de biodiverseco
2010-01-27

 

    La kuranta jaro estas la internacia biodiverseca jaro. Ĉinio aranĝos serion da aktivadoj por akceli partoprenon de publiko en protekto de biodiverseco.

 

    La 26-an de januaro okazis en Pekino lanĉa ceremonio de ĉina agado por la internacia biodiverseca jaro 2010. Zhou Shengxian, ministro de la Ĉina Ministerio pri Mediprotekto, diris, ke ekde la jaro 1993, kiam Ĉinio aliĝis al "Konvencio de Biodiverseco", Ĉinio akiris pozitivajn atingojn en multaj flankoj, kiaj leĝoj kaj reguloj, strategia projekto, scienca esploro kaj publika koncepto. Ĝis la jaro 2008 Ĉinio jam fondis 2 538 naturajn protektejojn, kies totala areo okupis 15.1% de la tutlanda areo, tiu nombro superis mondan averaĝan nivelon je 3.1%.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng