Tri fremdlandaj sciencistoj ricevis premion en Ĉinio
2010-01-28
La 27-an de januaro en Pekino la Ĉina Akademio de Sciencoj donis premion de la jaro 2009 pri internacia scienc-teknika kunlaboro al germana astrofizikisto Gerhard Boerner, usona botanikisto Peter H. Raven kaj franca specialisto pri kosma scienco Roger Maurice Bonnet.