Li Keqiang ĉeestis intervidiĝan kunvenon kun famaj svisaj entreprenistoj
2010-01-28
La 25-an de januaro ĉina vicĉefministro Li Keqiang, vizitanta Svision, ĉeestis en Zuriko intervidiĝan kunvenon kun famaj entreprenistoj aranĝitan de la Svisa Ekonomia Asocio. Li faris prelegon titolitan "Persistu en reciproka utilo kaj komuna gajno kaj profundigu kunlaboron en ekonomio kaj komerco".