Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj
2010-01-28

Projekto de DVD por lernolibro.

 

    La novan lernolibron pri la romaaj lingvoj kaj literaturo por gimnazianoj kaj mezlernejanoj en Slovakio preparos anoj de la esperantista projekto E@I, nuntempe kutime deĉifrata "Edukado en Interreto". Same la novan lernolibron pri komputado por slovakiaj abiturientoj. Jam antaŭ duonjaro E@I ricevis grandan subvencion por prepari retejon kiu instruos la slovakan al eksterlandanoj, elirante el la spertoj de la Esperanta retejo Lernu.net. Laŭ Peter Baláž, kunordiganto de E@I, la novaj projektoj rekte utilos ankaŭ al la Esperanta agado de E@I. Sed konsili, kion aliaj faru por same sukcesi, li trovas nefacilan taskon: "Laŭ mi, unue oni devus voli ion fari - kaj se oni konscias, pri kio oni fakas kaj emas okupiĝi, necesas laŭ tio trovi eblan vojon - laŭ miaj spertoj, eblas trovi ofte subvenciojn aŭ almenaŭ helpon diversflankan, se oni bone rigardas kaj pretas vere engaĝiĝi en sia agado."

 

    En oktobro 2009 E@I http://blogo.ikso.net/tag/ei/ (Edukado@Interreto) sin anoncis por konkurso pri kreado de du lernolibroj por la ministerio de edukado de Slovakio. La 25-an de januaro venis oficiala konfirmo, ke ĝi gajnis en ambaŭ konkursoj.

 

    La lernolibroj rekte rilatas al la cetera agado de E@I: komputado kaj lingvoinstruado. La unua libro estas pri komputado por abiturientoj, la dua pri la romaaj lingvo kaj literaturo, por gimnazioj kaj mezlernejoj.

 

    La enhavon por la unua libro verkos Viliam Búr, esperantisto-programisto el Slovakio. Por la libro pri la romaa lingvo oni kunlaboros kun la specialisto pri la romaa en la ŝtata pedagogia centro. Por ambaŭ lernolibroj estas planata ankaŭ DVD kun bunta aldona eduka materialo.

 

    - Per tiu ĉi nova projekto de lernolibroj E@I plivastigas sian agadkampon kaj pli malfermiĝas al ekstera kunlaboro. Ĝi povas pruvi, ke la E-movado ne nur interesiĝas pri si mem, sed povas esti aktiva rolanto en diversaj kampoj, eĉ en oficiala eduka sistemo de certa lando. Des pli ĝojigas la fakto pri la romaa lingvo, kiu estas uzata de la dua plej granda minoritato en Slovakio, post la hungara, rakontas Peter Baláž, kunordiganto de E@I.

 

    Jam en aŭgusto 2009 E@I gajnis en konkurso por krei retejon por instrui la slovakan lingvo por eksterlandanoj. Nun sekvas projekto pri la dua plej uzata minoritata lingvo en Slovakio. Laŭ Peter Baláž, la novaj projektoj helpos ankaŭ al la Esperanta agado de E@I.

 

el Libera Folio

Redaktorino: Chen Ji

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng