Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Reago al raportoj pri la Tertremo en Haitio (XI)
2010-01-29

    Luigia Madella (Italio):

 

    certe ni dividas vian senton pri la terura tertremo en Haitio, kie la tero bedaŭrinde ankoraŭ tremadas. Viaj 8 ĉinaj packonservaj policanoj estis veraj herooj kaj bone faras. Ĉinio funebras por tiuj bonkoraj personoj.

 

    Ni kundividas ankaŭ la admiron je la helpo de aliaj landoj, kvankam ni farus kelkajn distingojn. Eble iuj ŝtatoj estas tre spertaj iniciati militon kontraŭ alia "malamika" lando, tamen kiam temas pri organizado de taŭgaj helpoj en regiono vundita de tertremo, ili facile faras tion kiel se ili irus en la trafitan landon por "okupi" ĝin. Mi pensas ĉi tie al lando grandega kiu ricevis kritikojn pere de spertuloj pri savorganizado montrita okaze de la pasintjara tertremo en la itala regiono Abruzoj kies ĉefurbo estas l'Aquila. Do la itala ĉeforganizanto de la savorganizo flugis al Haitio kaj vidis tion kion estas faranta Usono en la insulo. Kaj li ne povis samopinii pri la taŭgeco de la helpo kiun deziras porti la usonanaj soldatoj. Li diris tion tute sincere kaj okazis preskaŭ politika skandalo. Do ŝajnas, ke la grandan Usonon oni ne rajtas kritiki.

 

    Ĉinio, kontraŭe, sendis siajn 8 plej helpopretajn packonservajn policanojn, kiuj faris sian eblon helpi al la suferintoj kaj suferantoj kaj tiamaniere montris, ke oni povas helpi sen "okupi" la landon.

 

    Mi opinias, ke EPĈ tute sobre raportis pri la tertremo.

 

(Redaktorino: Chen Ji)

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng