2010-01-29
La 28-an de januaro ĉina vicĉefministro Li Keqiang parolis en la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo de 2010 okazinta en Davoso, Svisio, kaj alvokis, ke la internacia komunumo kunlaboru kaj ampleksu por kune krei estontecon kaj akceli sanan restaŭriĝon kaj daŭrigeblan disvolviĝon de la monda ekonomio.
La jarkunvenon ĉeestis ŝtataj kaj registaraj gvidantoj el pli ol 30 landoj, reprezentantoj el pli ol 40 internaciaj organizoj kaj pli ol 2500 famaj entreprenistoj, ekonomikistoj, respondeculoj el amaskomunikiloj kaj reprezentantoj el neregistaraj organizoj.
(el retejo Xinhua)
Redaktoro: Liu Sigong
|