Baldaŭ venos la Printempa Festo, la plej grava tradicia festo por ĉinoj, kaj la 30-an de januaro oficiale komenciĝis la ĉina printempa transporto de la jaro 2010.
Dum la 40 tagoj de la 30-a de januaro ĝis la 10-a de marto, la kvanto de pasaĝeroj de fervojoj, aŭtovojoj, akvovojoj kaj aerlinioj laŭtakse atingos 2541 milionojn da homoj, je 8% pli multe ol tiu en la pasinta jaro, kaj kreos novan rekordon.