Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lernu Esperanton
2010-02-01

    La londona firmao Eurotalk freŝdate aldonis Esperanton al la lernmetodoj, kiujn ĝi proponas por 120 lingvoj.

 

    Ĝi estas uzebla per regsistemoj ekde Windows 2000 kaj Mac OS X 10.3.9, KD-legiloj, televidilo aŭ iPod (por aŭskulti vortojn).

 

    La metodo estas interaktiva, ludeca, simpla, tre bone pripensita. Klarigoj estas troveblaj en multaj lingvoj (pli ol 40), kies listo aperas ĉe :
http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/talknow/cd.

 

    Eblas ĝin provi ĉe:http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto.

 

    La kolekto da sendepende aĉeteblaj KD-oj por Esperanto konsistas el 5 KD-oj, kies prezo varias de 19,99 ĝis 29,99 £ (1 £ = 1,154 € - Grafikaĵo pri la evoluado de la kurzo):

 

    Por komenci - "Talk Now Esperanto"http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/talknow/cd

 

    Por fari pliajn paŝojn - "Talk More Esperanto"http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/talkmore/cd

 

    Vorttrezoro por infanoj - "Vocabulary Builder Esperanto"http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/vocabbuilder/cd

 

    Por uzado en entrepreno (profesia aplikado) - "Business Talk Esperanto"http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/talkbusiness/cd

 

    Por junuloj, adoleskantoj - "Talk Talk Esperanto"http://eurotalk.com/en/store/learn/esperanto/talkthetalk/cd

 

    Katalin Kovats informis Germain Pirlot, ke ŝi pretigas ampleksan recenzon de la tuta kolekto por la magazino "Monato". Tre interesan kaj sufiĉe detalan ŝi jam aperigis pri la unua KD ĉe:
http://www.edukado.net/katalogo/22799

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng