Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Adreslibro de 2010 survoje
2010-02-02

    Karaj uzantoj de Pasporta Servo!

 

    La adreslibro de 2010 nun estas survoje! Preskaŭ 800 gastigantoj ricevos la adreslibron. Ĉar okazis problemo kun la poŝto en 2008, ĉiuj, kiuj rajtis havi ĝin, ricevos tiun adreslibron de 2010 (ankaŭ kelkaj kiuj membriĝpetis en 2009).

 

    Kvankam ĝi aspektas simile, la ekzemplero 2010 de Pasporta Servo estas tre malsama, ĉar ĝi estis kompilita per alia metodo, kaj ĝi parte inkluzivas la datenojn de tiu ĉi retpaĝaro. Ĝi ankaŭ enhavas informojn de gastigantoj kiuj aperis en la adreslibro de 2008 (eventuale kun ŝanĝoj, se oni informis pri ili al la oficejo de TEJO aŭ al landa organizanto). Ĝi do enhavas ankaŭ malfreŝajn datenojn (kiuj tiam estas indikitaj per bildo de horloĝo).

 

    Se vi ankoraŭ ne membriĝis en tiu ĉi retpaĝo, ni kore invitas vin tion fari ĉar, estonte, ĝi estos la nura fonto por kompili la adreslibron. Ĉiuj devas membriĝi, eĉ se vi jam aperis en la adreslibro de 2008. Tamen, vi povas sendi mesaĝon al pasportaservo@tejo.org aŭ kontakti la oficejon de TEJO por kunhelpe membriĝi aŭ por ke oni membrigu vin (vidu kiel kontakti la oficejon tie).

 

    Pro tiuj gravaj kaj nepraj eventoj okazintaj dum la jaro, ni bedaŭrinde devas agnoski ke tiu ĉi libro enhavas erarojn, kaj pro tio mi persone kaj sincere bedaŭras kaj petas pardonon. Ni promesas ke la venontaj eldonoj estos pli bonaj.

 

    Ĉion bonan por 2010, kore salutas vin,

 

    Aleks

 

(el retpaĝaro pasportaservo)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng