Ĉinion vizitos plenrajtigito de la rusa prezidento en la federaciaj regionoj en Fora Oriento
2010-02-02
La unua de februaro Ma Zhaoxu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, anoncis, ke laŭ la invito de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, V. Ishayev, plenrajtigito de la rusa prezidento en la federaciaj regionoj en Fora Oriento, vizitos Ĉinion de la 5-a ĝis la 10-a de februaro. Intertempe ambaŭ flankoj kunsidos pri kunlaboro de la du landoj.