Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ideoj por ŝanĝo en Usono
2010-02-02

    La propono de Renata Ventura pri enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo en la usonaj lernejoj bezonas fortan subtenon el la tuta mondo:
http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools .

 

    Estas nun nur 340 voĉoj, t.e. mizera kompare al la ĉirkaŭ dekobla nombro antaŭ unu jaro (3354 la 15-a de januaro 2009, dek horojn antaŭ la fino de la voĉdono). Tamen estas rimarkeble, ke Esperanto aperas unualoke en la fako pri Edukado ("Education Ideas"). Tio supozigas, ke la homoj laciĝis ankaŭ por aliaj proponoj. Do, ni montru ke ni estas nelacigeblaj!

 

    Eblas aldoni komenton, sed tio ne estas nepre necesa. Kelkaj komentoj estas vere interesaj, i.a. tiu de Jason Castle (01/30/2010 @ 06:07PM PT - supozeble usonano), kiu klarigas kiom utila estis kaj estas por li Esperanto, kiun li eklernis ekde sia 14-jariĝo. Alia, Allan Boschen (01/26/2010 @ 05:52AM PT) iom kritikas la formuladon de la propono sed aldonas vere utilajn rimarkojn. Kelkaj dialogoj inter scivolemuloj kaj Esperanto-uzantoj estas pensinstigaj. Ni ne neglektu tiun eblecon. Eĉ se oni ne atingos, ke Esperanto estos instruata en usonaj lernejoj (pri tio ne povas decidi Obama por la tuta lando), ĉiukaze, restos io pozitiva el tio, ĉar usonanoj per tio malkovras la lingvon. Ni meritigu al Obama lian Nobelpremion! Tio aldoniĝas al la akcepto de Esperanto ĉe Livmocha, al la omaĝo de Google por d-ro Zamenhof kaj aliaj aferoj.

 

    Por tiuj, kiuj ne scias kiel fari aŭ kiuj forgesis:

 

    Por enskribiĝi, eblas iri rekte ĉe:https://www.change.org/admin/sign_up

 

    Tie vi indiku:

 

    First Name: persona nomo

 

    Last Name: familia nomo

 

    Email Address : retadreso

 

    Password: pasvorto (elektita de la voĉdonanto mem)

 

    Birthday: naskiĝdato (monato, dato, jaro)

 

    Do not display my age (klaki sur la ĉelon se oni ne deziras diskonigi sian aĝon)

 

    I agree to the terms of service (principe jam estas marko en la ĉelo, se jes, ne modifu: tio indikas ke oni konsentas pri la principo kaj reguloj de la voĉdono) Klaki sur "SIGN UP" (registriĝu).

 

    Mesaĝo atingos vin tuj post klako sur "SIGN UP". Sufiĉas klaki sur la ligilon kiu aperas en la mesaĝo. Tio indikas, ke vi konfirmas vian enskribiĝon. Mi ne plu memoras la aspekton de la paĝo, kiu malfermiĝos. Se aperas "Sign out", tio signifas, ke vi estas jam rekonita, do, ne modifu. Se aperas "Sign up" supre dekstre, klaku sur ĝin. La programo principe rekonos vin aŭtomate, se ne, vi plenigu la ĉelojn per via retadreso kaj pasvorto.

 

    Iru rekte al: http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools.

 

    Sufiĉas klaki sur "vote now" (voĉdonu nun) sub la blua ĉelo kie troviĝas la nombro da voĉdonoj (340 en la momento kiam mi finredaktas tiun komunikon). La blua ĉelo fariĝos bruna, kaj aldoniĝos unu voĉdono al la indikita nombro. Se tiel okazas, vi sukcesis!

 

    Atentu ke la sistemo ne tuj reagas: bv. ne tuj provi klaki denove, ĉar estas risko nuligi la voĉdonon.

 

    Se vi estas jam registrita kaj forgesis vian pasvorton, se la sistemo respondas al vi ke via retadreso estas jam uzata:

 

    Verŝajne la plej bona solvo estas uzi aŭ krei alian adreson kaj krei novan konton ĉe Change.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
La festlibro por Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, estas unu el la plej ampleksaj libroj iam eldonitaj de UEA.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng