Unua-pagho >> E-novajhoj

Etiko de tutmondigho kaj federalismo

     Dum la inauguro en la aulo de la liceo Blaise Cendrars, la sekretario de SAT, Kreshimir Barkovich, prononcis anstataue la festparoladon de Kep Enderby (iama australia ministro ne povinta cheesti la kongreson), kiu pledis por etiko de tutmondigho.

     Lise Berthet, reprezentanta la urbajn autoritatojn, klarigis la funkciadon de la svisa federacio lau historia estigho kaj nuna praktiko. Shi esprimis la esperon, ke la mondo realigos veran universalan federacion kaj gratulis la cheestantojn pri la uzo de universala lingvo. Post la malferma sesio shi inauguris anstatau strato au placo Fruktoghardenon de Esperanto sur municipa grundo.

Esperanta kaj etna kulturoj
Socia forumo
Teatro kaj filmoj en Esperanto
Muziko kaj kantoj
Malkovro de la regiono
Fino de sukcesa SAT-kongreso

(El "Svisa Esperanto-Societo informas")