Unua-pagho >> E-novajhoj

Esperanta kaj etna kulturoj

    Okazis interesa debato pri la nova PIV sub la titolo "Plena Ilustrita Vortaro unu jaron poste: dankoj kaj mankoj" kun la du akademianoj Perla Martinelli kaj Michel Duc Goninaz. Ne mankis interesaj prelegoj altnivelaj. François Degoul prelegis pri "La rolo de SAT kaj SAT-anoj en zamenhofologiaj studoj"; Giorgio Silfer pri "La universala deklaracio de lingvaj rajtoj"; Walter Zelazny pri "Esperanto vidalvide al sociaj kaj religiaj pensoj kun aparta analizo pri lantiismo"; Daniel Durand pri "Al tutmonda demokratio: la preskau 60-jara sperto de la mondcivitanoj". Pri "Lingvo, klasbatalo kaj ghia ligiteco" prelegis Jakvo Schram kaj Natalia Arolovich rakontis per lumbildoj la vivon de "La pentrista dinastio Benois" origine el Peterburgo kaj rifughintoj en Parizo.

     Okazis staghoj pri japana kulturo (Ando Viola Murasaki), kuba muziko kaj danco (Mayra Nunez Hernandez), literaturaj kafumoj kun Istvan Nemere pri sia vivo, verkado kaj laste aperinta titolo "Krias la silento" kaj kun Hans-Georg Kaiser, kiu prezentis sian tradukon "La mortula shipo" de B. Traven.

Etiko de tutmondigho kaj federalismo
Socia forumo
Teatro kaj filmoj en Esperanto
Muziko kaj kantoj
Malkovro de la regiono
Fino de sukcesa SAT-kongreso

(El "Svisa Esperanto-Societo informas")