Scivoleme oni atendis la premieron de la dramo "La familio
de Anto Speri" temanta pri denaskaj esperantistoj, identeca
krizo familia kaj shanghighoj por la homoj kaj socioj orienteuropaj
en 1990. Dum la autoro Giorgio Silfer mem okupighis pri la lumoj,
la juna bulgara reghisoro Jordan Todorov gvidis la italan amatoran
trupon el Torino. La tuta skipo rikoltis varman kaj kuraghigan
aplaudon de la publiko.
Alloga estis spektado de Esperantaj filmoj kiel ekzemple "Mefisto"
de Istvan Szabo, "Angoroj" de J. L. Mahe, "Babel"
de Yvon Davis, "En Europo ie", hungara kontraumilita
filmo, kaj "Espere despere", tri humuraj teatrajhoj
pri Esperanto kaj ghia socio.
Etiko
de tutmondigho kaj federalismo
Esperanta
kaj etna kulturoj
Socia
forumo
Muziko
kaj kantoj
Malkovro
de la regiono
Fino
de sukcesa SAT-kongreso
(El
"Svisa Esperanto-Societo informas")