Unua-pagho >> E-novajhoj

Fino de sukcesa SAT-kongreso

     En tiu semajno okazis ankau ekster la oficiala kongresa programo E-kursoj en la Kultura Centro Esperantista (KCE) proksime de la kongresejo. Same la Esperanta Civito debatis aparte en la magistratejo dum du tuttagaj kunvenoj.

     La kongresanoj profitis de speciala eldono de kvin dupaghaj numeroj de "Heroldo" kun la taga programo kaj raportoj pri la antautagaj okazintajhoj.

     Fine la prezidanto de la plenumkomitato de SAT, Jakvo Schram, kontente konkludis kaj fermis tiun multfacetan kaj entute sukcesan kongreson invitante chiujn al la venontjara en Bratislavo (Slovakio).

Etiko de tutmondigho kaj federalismo
Esperanta kaj etna kulturoj
Socia forumo
Teatro kaj filmoj en Esperanto
Muziko kaj kantoj
Malkovro de la regiono

(El "Svisa Esperanto-Societo informas")