Neushatela folklora grupo revivigis la tradiciajn kantojn kaj
dancojn. En mallonga filmo kun la vocho de Claude Piron surprizis
nin la sonoj kaj mekanikoj de muzikautomatoj fabrikitaj kaj ankorau
fabrikataj en la regiono de ingheniaj horloghistoj kaj artistoj.
Kompreneble la kongresanoj vizitis la urbon Chaudefono kaj ghian
horloghan muzeon kaj ankau la urban bibliotekon, kie trovighas
la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
(CDELI).
Okazis ankau vizito de la urbo Neushatelo kaj ekskurso al la gorghoj
de la rivero Areuse, kiu trovighas en naturprotektita zono. Marshantoj
tie renkontis surprizite chamon de proksime kaj povis observi
cinklon, la solan paseroforman birdon kiu kapablas naghi, plonghi
kaj piediri sub akvo serchante nutrajhojn kaj konstruas ofte sian
neston malantau akvofalo.
Dum
kunveno de la liberecanoj Guy Cavalier prezentis la historion
de la jhurasa federacio. El la kongreso de Saint-Imier originas
la unuaj anarkiistaj principoj.
La komunista frakcio ricevis la viziton de la chaudefonano Alain
Bringolf, prezidanto de la Svisa Komunista Partio (POP), kiu estas
favora al Esperanto.
Tre kontentaj revenis la partoprenintoj al la antaukongreso el
Grindelwald, loko en la montaro, kie impresas la pintoj de la
Bernaj Alpoj: daure brilis la suno kaj ne estis varmego.
Etiko
de tutmondigho kaj federalismo
Esperanta
kaj etna kulturoj
Socia
forumo
Teatro
kaj filmoj en Esperanto
Muziko
kaj kantoj
Fino
de sukcesa SAT-kongreso
(El
"Svisa Esperanto-Societo informas")