Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KOREIO

Inaugurighis la 3-a Azia Kongreso de Esperanto

     La 24-an de augusto la 3-a Azia Kongreso de Esperanto inaugurighis en Seulo, chefurbo de Koreio.

    Je la 10-a horo, en Sejong Kultura Centro audighis la himno "La Espero". Pli ol 500 esperantistoj el 16 landoj cheestis la solenan inauguron.

    La inauguron prezidis sinjoro Hori Yasuo el Japanio, prezidanto de KAEM (UEA-komisiono pri Azia Esperanto-Movado).

    Sur la podio sidis: s-ro Chang Choong-sik, fondinto de Tankook Universitato, alta protektanto de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, d-ro Lee Chong-Yeong, vicprezidanto de UEA, Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, Lee Jung-kee, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio kaj LKK, Frank Helmar Gunter, prezidanto de AIS, Yu Tao, ghenerala sekretario de ChEL kaj KAEM-ano, Tran Quan Ngoc, KAEM-ano de Vjetnamio, Park Chan-bok, KAEM-ano de Koreio, kaj doktoro Abudul Salam, KAEM-ano de Barato (Hindio).

    En la inauguro, d-ro Lee Chong-Yeong en la nomo de UEA donis Premion Deguchi al s-ro Ma Young-tae kaj prof. Lee Jung-kee, kiuj elstare laboras por la Esperanto-movado. La kongreson salutis reprezentantoj de diversaj landoj.

(Jiang Limin)

1. 2. 3. 4. 5. 6.