Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KOREIO

La 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazonta

     La 3-a Azia Kongreso de Esperanto okazos de la 23-a ghis la 26-a de augusto 2002 en Seulo, Koreio, kun la temo "Komprenighado inter kulturoj".

Pri la urbo Seulo
Detala programo de la kongreso
Kotizoj
Pago
Amasloghejo
Aligho

Pri la urbo Seulo

     Seulo, chefurbo kaj koro de la Korea Respubliko, kun 10.8 milionoj da loghantoj, estas financa, politika, komerca, eduka, distra kaj kultura centro de Koreio kaj hejmloko de chefaj korporacioj, bankoj, shtataj oficejoj, lernejoj, universitatoj, teatroj kaj amuzrimedoj. Por lokaj loghantoj kaj eksterlandaj vizitantoj tie trovighas richa kaj kontentiga vario de ajhoj por vidi kaj fari.

    Seulo estis iama sidejo de registaro en la regno Baekje, pli ol 1500 jarojn antaue. Sed la vera genezo de la urbo komencighis en 1394, kiam ghi farighis chefurbo de la regno Joseon (1392-1910). En 1994 Seulo festis sian 600-jarighon kiel chefurbo. La regno Joseon, fama pro siaj kulturo kaj arto, vidighas vivanta en la urbo hodiau: kvin el la originalaj pordegoj kaj partoj de la 16-kilometra urbomuro estis renovigitaj, kaj kvar chefaj palacoj de la regno Joseon kaj unu ghardeno kun reghaj praavaj sanktejoj pli kolorigas kaj beligas la modernan Seulon.

    Seulo estas unu el la urboj, kiuj ghis nun konservis la arkitekturajn simbolojn de la pasinteco dum transformigho al metropola urbo. En la loko de la Olimpikoj en 1988, Seulo plu sin modernigis, ankorau konservante la valoran heredajhon nutritan per ghiaj antikvaj urbomuroj.

Detala programo de la 3-a Azia Kongreso de Esperanto

* 20-22 aug.
Antaukongresaj ekskursoj al Gyeongju - Busan

* 23 aug. (vendredo)

13:00-18:00
Gicheto kaj Libroservo
13:30-15:30
Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS)
Azia Kongreso (AK) Kurso (1-1)
14:00-18:00
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)/ Universala Esperanto-Asocio (UEA): Internacia ekzameno (1)
14:00-15:00
Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM)
Loka Kongresa Komitato (LKK) kunsido
15:00-17:00
Konversacia kurso por komencantoj
Libertemaj diskutoj por progresintoj
Junularaj aranghoj (1)
16:00-18:00
AIS-AK Kurso (1-2)
18:00-20:00
Bankedo
19:00-21:00
Interkona Vespero

* 24 aug. (sabato)

08:00-10:00
(Lauvole rezervebla)
08:00-10:00
AIS-AK Kurso (1-3)
09:00-18:00
Gicheto kaj Libroservo
10:00-12:00
Inauguro
10:00-10:45 Inauguraj paroladoj
10:45-11:00 Premiado
11:00-11:30 Kongrestema prelego
11:30-12:00 Salutoj de landaj reprezentantoj paroladoj
13:30-15:30
AIS-AK Kurso (2-1)
13:30-14:30
Konversacia Rondo (1)
Kongresa Universitato (1)
KAEM-kunsido (fermita)
13:30-15:30
Junularaj aranghoj (2)
13:30-18:00
Duontagaj ekskursoj
14:30-15:30
Gazetara konferenco
15:00-16:30
ILEI/UEA: Internacia ekzameno (2)
Konversacia Rondo (2)
Fakaj Kunsidoj (Historio, Junuloj, Virinoj, Kuracistoj, Novaj Libroj ktp)
16:00-18:00
AIS-AK Kurso (2-2)
17:00-18:00
Koreio, la Gastiglando (Historio, Kulturo, Popolo)
19:00-21:00
Nacia Vespero

* 25 aug. (dimancho)

08:00-09:50
(Ekumena diservo lauvola)
08:00-10:00
AIS-AK Kurso (2-3)
09:00-18:00
Gicheto kaj Libroservo
10:00-10:50
Konversacia Rondo (3): Azia Esperanto-Movado
10:00-12:00
Junularaj aranghoj (3)
11:00-12:00
Konversacia Rondo (4)
Kongresa Universitato (2)
13:00-15:00
AIS-AK Kurso (3-1)
13:30-14:30
ILEI/UEA: Internacia ekzameno (3)
Konversacia Rondo (5)
Fakaj Kunsidoj (Librokulturo, Diina masagho, Wonbulismo, Oomoto, Katoliko, ktp)
13:30-15:45
Infana programo
13:30-18:00
Duontagaj ekskursoj
14:45-15:45
Oratora konkurso
15:30-17:30
AIS-AK Kurso (3-2)
17:00-18:00
Aukcio
19:00-21:00
Internacia Vespero

* 26 aug. (lundo)

08:00-10:00 (Lauvole rezervebla)
08:00-10:00 AIS-AK Kurso (3-3)
09:00-13:00 Gicheto kaj Libroservo
10:00-12:00 Fermo
10:00-10:45 Kongresa raporto
10:45-11:00 Konkursa premiado
11:00-11:20 (Muzika pauzo)
11:20-11:30 Venonta Azia Kongreso
11:30-12:00 Ferma parolado
12:00-12:30 AIS-AK Kurso (Atestiloj, Alighoj)
13:00- Ekskursoj (Yongin Folklora Vilagho)
* 27-29 aug. Postkongresaj ekskursoj al Andong kaj chirkauo

Kotizo

* Por A-landoj: chiuj landoj kaj regionoj escepte de tiuj enlistigitaj en B-landoj. Nome, en Azio: Honkongo, Israelo, Japanio, Korea Respubliko, Singapuro kaj Tajvano en usonaj dolaroj: normale 85 100; rabate 60 70
* Por B-landoj: landoj kaj regionoj en Azio (escepte de Honkongo, Israelo, Japanio, Korea Resp., Singapuro kaj Tajvano), iamaj socialismaj landoj de orienta Europo, kaj Afriko en usonaj dolaroj: normale 60 70; rabate 45 50
* Supre, 'rabate' estas por kunulo, junulo kaj handikapulo, kiel jene difinite.
Kunulo: loghas sam-adrese al la paginto lau 'normale'.
Junulo: naskighis en la tempo de 1972-01-01 ghis 1981-12-31 inkluzive.
Notu naskightagon sur alighilo!
(Pli postaj naskighintoj, t.e. pli junaj, alighas senpage)
Handikapulo: nepre bezonanta akompananton (ekz. blindulo).
(Tia akompananto alighas senpage)

Pago

* La kotizo ne estas repagebla, okaze de ne-cheesto.
* Pagon turnu al unu el la jenaj:
  Landa peranto,
  UEA che la konto de la Korea Esperanto-Asocio (keas-t).
  En Japanio, al JEI: la kurzo por pago estas chiumonate difinita.
  En Koreio, al banko Shinhan Bank a/c 623-05-000235 Korea Esperanto-Asocio.
  B-landanoj rajtas pagi che la gicheto je alveno.

Amasloghejo
(Malkara amasloghejo por la kongresanoj de alighkategorio B)

     Preparata estas amasloghejo senpaga au preskau senpaga. Nun loko por 20 personoj estas, kaj pli estos eblaj. Krom tiu loko, oni povas loghi en gastejoj kun la pago de chirkau 10-15 usonaj dolaroj por unu persono por chambro por 2, 3 au pli da personoj. Por tiuj gastejoj, oni preskau ne bezonas rezervi la lokon, char koreoj tion kutime ne faras. Por studentoj au ne-studentoj same.

Aligho

     Kontaktighu kun la Korea Esperanto-Asocio (KEA). Adreso: 1601 Gangbyeon Hansin Core B/D, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, 121-703, Koreio. Telefono: (82+2) 717-6974. Telefakso: (82+2) 717-6975. TTT-pagho: <www.mobigen.com/~hiongun/aziakongreso/>. Retadreso: <aziakongreso@hanmir.com> (peranta adreso de la Azia Kongreso en 2002, Seulo); <keast@soback.kornet.net> (adreso de la Korea Esperanto-Asocio).
* Aligho de japanoj
Akceptataj che Japana Esperanto-Instituto (Retadreso: <jei@mre.biglobe.ne.jp>)

1. 2. 3. 4. 5. 6.