Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KOREIO

Esperanto-kurso en 10 koreaj urboj

    La Korea Esperanto-Asocio (KEA) aranghis Esperanto-kurson en 10 urboj samtempe. Koreaj amaskomunikiloj interesighis pri Esperanto pro tiu chi landskala evento. KEA-prezidanto LEE Jung-kee havis intervujon kun 5 amaskomunikiloj, inter kiuj trovighas 2 famaj jhurnaloj. KEA planas tutlandan renkontighon en februaro en la urbo Iksan.

(KEA)

Nova retadreso de Ma Young-tae

    Mia retadreso estas shanghita: la malnovaj (ne plu uzotaj): leono@anseo.dankook.ac.kr; leono@esperanto-radio.net. Jen la nova: leonokr@yahoo.co.kr. Bv. nepre sendu al la nova retadreso en estonteco, char se vi sendos al unu el la malnovaj, mi ne povus ricevi viajn gravajn retleterojn. Antaudankon!

(MA Young-tae)

La 33-a Korea Kongreso de Esperanto okazonta

    La 25-26-an de augusto 2001 okazos la 33-a Korea Kongreso de Esperanto en Kyongsan kun richa programo. Detalaj informoj pri ghi kaj alighilo troveblas en La 33-a Korea Kongreso de Esperanto (en Esperantujo>Kalendaro).

(Lee Chong-Yeong)

1. 2. 3. 4. 5. 6.