Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KOREIO

AIS-Sesio dum la 3-a Azia kongreso de Esperanto

    La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) okazigos fakajn konferencojn, kursojn kaj ekzamenojn por titoloj de bakalauro, magistro kaj doktoro.

    AIS-sesio (3 kursoj) okazos unuafoje en Azio dum la 3-a Azia Kongreso de Esperanto,en la kongresejo mem. La prelegantoj estas profesoroj bone konataj en koncernaj fakoj. La kursano ricevos atestilon po chiu kurso, kio validas 1 stud-unuon, se li alighas kiel AIS-studento.

    La tuta sesio de 3 kursoj kaj la prelegtekstoj kostas 30 mil uonoj (chirkau 3 mil enoj, au 30 usonaj dolaroj). Oni povas pagi che la gicheto de la kongreso. Sed por rezervi lokon, antau-aligho estas rekomendita.

 

Programo

* 23 aug. (vendredo)
13:30-15:30 Informaciteorio kaj komunikad-kibernetiko (1-1)
de prof. Helmar Frank / f-ino N. Maksimova
16:00-18:00 Informaciteorio kaj komunikad-kibernetiko (1-2)
* 24 aug. (sabato)
08:00-10:00 Informaciteorio kaj komunikad-kibernetiko (1-3)
13:30-15:30 Socialismo kaj ekonomia evoluo (2-1)
de prof. Lee Chong-Yeong
16:00-18:00 Socialismo kaj ekonomia evoluo (2-2)
* 25 aug. (dimancho)
08:00-10:00 Socialismo kaj ekonomia evoluo (2-3)
13:00-15:00 Nova progreso en medicino por mensmalsano (3-1)
de prof. Kobayasi Tukasa
15:30-17:30 Nova progreso en medicino por mensmalsano (3-2)
* 26 aug. (lundo)
08:00-10:00 Nova progreso en medicino por mensmalsano (3-3)
12:00-12:30 Kurso-atestiloj, laubezona aligho

Alighilo (sendebla al <Lee@esperanto.net>)

Familia Nomo: _________________ Persona Nomo: ________________
Naskighdato: __________________ Sekso: _______________________
Adreso:_____________________________________________________
Retadreso: __________________________________________________

Resumo de la prelegoj

    AIS/IKU Socialismo kaj ekonomia disvolvigho (Traktos pri la rilatoj inter socialisma ekonomia politiko kaj ghia efiko por ekonomia disvolvigho, surbaze de la kazo de Chinio.)

    La 1-a prelego traktos la enkondukan gheneralan teorion kaj superrigardos chinan socialisman ekonomian evoluon.

    La 2-a prelego traktos chinan ekonomion ghis la Granda Antauensalto (1960).

    La 3-a prelego traktos ekonomian politikon ghis la Granda Kultura Revolucio (1976).

    La 4-a prelego traktos ekonomian malferman politikon kaj la konkludojn.

La prelegontoj de AIS

1) Natalja Grigorjevna Maksimova: Ekde 1995 instruas matematikon en la Roslavla Filio de Moskva Shtat-Industria Universitato (MGIU).

2) Helmar Gunter Frank: Ekde 1963 profesoro pri la komunikad-kibernetiko en Berlin kaj Paderborn, honorkiale ankau en Sibiu, Nitra, Moskvo kaj alilandaj universitatoj.

3) LEE Chong-Yeong: Koreo, doktoro pri komerca ekonomiko, eksa chefo de la Merkato-grupo de la UN Nutrajho kaj Agrikultura Organizajho, emerita profesoro de Kyongpook Shtata Universitato en Koreio, prezidanto de la Korea Instituto por Industria kaj Ekonomia Disvolvigho (1997- ).

4) Kobayasi Tukasa: Psikiatro, honora membro de Japana Societo de Nervopsiko-farmakologio, novelisto, autoro de 118 libroj.

(AIS)

1. 2. 3. 4. 5. 6.