Unua-pagho >> E-novajhoj

 

 

 

 


 


KOREIO

Impresoj pri la 3-a Azia Kongreso de Esperanto

de JIANG LIMIN

Prospera E-movado de Azio

    Dum la 23-26-a de augusto okazis la 3-a Azia Kongreso de Esperanto en Seulo, chefurbo de Koreio. La kongreson partoprenis 552 reprezentantoj el 15 landoj kaj regionoj.

    La 3-a Azia Kongreso de Esperanto ricevis subtenon de diversaj flankoj. S-ro Chang Chong-sik, alta protektanto de la kongreso, s-ro Lee Myung-bak, urbestro de Seulo, kaj Renato Corsetti, prezidanto de UEA, donis salutmesaghon al la kongreso. Estis kortushe, ke ankau kandidato por nova korea prezidanto donacis flor-korbon al la kongreso.

    En la inauguro prof. Lee Chong-Yeong kiel reprezentanto de UEA donis la Premion Deguchi al s-roj Ma Young-Tae kaj Lee Jung-ki kaj laudis ilin pro ilia kontribuo al la korea kaj azia E-movado. S-ro Hori Yasuo, nova prezidanto de KAEM el Japanio, pritraktis gravan signifon de la okazigo de la kongreso en la komplika internacia atmosfero, retrorigardis la historion de Esperanto-kongresoj okazintaj en Azio kaj ghojis, ke dum la 10 jaroj de 1994 ghis 2004 okazis kaj okazos 6 internaciaj E-kongresoj en Azio. Tio montras, ke Esperanto rapide disvastighas en Azio.

    Antaue Japanio, Koreio kaj Chinio formis chefan forton de la E-movado de Azio, sed en la lastaj jaroj pli kaj pli da E-asocioj, ekz. tiuj de Vjetnamio, Pakistano, Nepalo kaj Barato, ne nur vigligis la enlandan movadon, sed ankau aktive partoprenis la internacian E-movadon. En julio chi-jare okazis la 1-a Mongola Kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, chefurbo de Mongolio, kaj eksprezidanto de UEA Lee Chong-Yeong cheestis la kongreson; en Irano okazis Esperanto-kursoj de afganaj rifughintoj por disvastigo de Esperanto; estis rimarkinde, ke meza Azio unuafoje sendis reprezentanton al la Azia Kongreso, s-ro Rozikov Murodkul el Uzbekistano prezentis la 1-an lernolibron de Esperanto eldonitan en Uzbekistano.

    Sendube paco kaj ekonomia progreso akcelas okazigon de E-kongreso kaj prosperigon de E-movado. En la pasintaj jaroj iuj landoj de Azio rapide progresigis la nacian ekonomion, kio helpis disvastigon de Esperanto. E-asocioj de Irano, Nepalo kaj Mongolio prezentis peticion al la kongreso por inviti la 4-an Aizan Kongreson de Esperanto. Fine Nepalo farighis gastiganto.

Ponto de diversaj kulturoj

    En la Ghenerala Asembleo de 2001 Unesko aprobis la Universalan Deklaracion de Kultura Diverseco kaj pledis por protekto de kultura diverseco. Lau la deklaracio la 3-a Azia Kongreso de Esperanto difinis la temon "Interkomprenigho inter kulturoj".

    Dum la kongreso s-ro Lee Chong-Yeong plurfoje prezentis sian opinion, ke kulturo estas la chefa identigilo de la membreco de socia grupo kaj kultura valoro de homo estas esprimita chefe en la formo de lingvo. Por paca kunekzisto de popoloj en la mondo, oni bezonas interkomprenighadon inter diversaj kulturoj, sed lingvo estas la esenca ero de kulturoj kaj necesas neutrala lingvo, en kiu oni povas bone interkomprenighi.

    Kompreneble en la pasintaj pli ol 100 jaroj Esperanto kiel neutrala lingvo ne nur richigis enhavon de lingvo, sed ankau progresigis interkomprenighon inter kulturoj.

    Azio kun fierindaj kulturoj de longa historio estis fonto de la monda civilizacio. La 3-taga kongreso ghuigis al la partoprenantoj diversajn kulturajn programojn, ekz. prelegoj, koncertoj, nacia vespero kaj internacia vespero. La programoj montris ne nur nacian kulturon, sed ankau flekseblecon de Esperanto.

    Per artaj programoj kaj teoria diskuto la kongreso konfirmis, ke la kultura diverseco estas valora heredajho de la homaro kaj neutrala komuna lingvo faciligas interkomprenighon inter kulturoj, tenante proprajn identecojn, kaj plene subtenis la ideon de la Tago de la Patrina Lingvo festata de Unesko chiujare en la 21-a de februaro ekde 2000 por protekti naciajn lingvojn. KAEM apelaciis aktivan kunlaboron inter Unesko kaj landaj E-asocioj de Azio.

Pri EPCh kaj UK en 2004

    EPCh, kiel unu el la mondfamaj E-gazetoj, estis ofte mencita en la kongresejo. Kvankam malaperis la papera EPCh, tamen nun esperantistoj tra la mondo povas koni Chinion daure per la reta EPCh. Sur la reto oni povas pli rapide kaj malmultekoste interkomunikighi per Esperanto.

    Dum la kongreso la redakcio de EPCh starigis gicheton por prezenti EPCh kaj disdoni donacojn kaj materialojn pri la reta versio de EPCh. Pli ol 50 kongresanoj partoprenis EPCh-kunsidon. Auskultinte simplan raporton pri la nuna situacio de EPCh, maljunaj japanaj esperantistoj la unuaj esprimis sian amon al la revuo kaj prezentis proponojn pri richigo de enhavo de EPCh.

    Ankau la temo pri la 89-a UK en 2004 en Pekino interesis la partoprenantojn. La reprezentanto de la China E-Ligo konigis al ili la preparan laboron de la 89-a UK kaj poste oni interparolis pri koncernaj aferoj, ekz. organizado de LKK, peto de poshtmarkaj desegnoj kaj skizo de kongresa emblemo.

    Krome multaj el niaj legantoj montris intereson pri chinaj aferoj kaj deziron viziti au reviziti Chinion.

1. 2. 3. 4. 5. 6.