Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo

 

 

 

 


Memore al Hujucz

    En 1986 Hujucz, unu el la famaj chinaj politikistoj kaj esperantistoj, fermis siajn okulojn en hospitalo kaj silente forlasis la mondon kaj nian Esperantujon. Al liberigo de Chinio kaj disvolvo de Esperanto li dedichis sian tutan energion. En la 71-a UK okazinta en Pekino pli ol 2000 kongresanoj staris en silento por honori la memoron al li che la inauguro de la kongreso. Li estis estimata pro siaj spirito, talento kaj erudicio. Li chiam vivas en la koro de la chinaj esperantistoj.

 

Rilataj artikoloj:

Atestanto de la demokratia revolucio de Chinio
Fervora socia aktivulo
Vasta amikigho
Hujucz kaj Esperanto

Revenu