De la
fino de la 19-a jarcento ghis la mezo de la 80-aj jaroj de la pasinta
jarcento Hujucz travivis preskau la tutan jarcenton. Li estis spirito
de la jarcento. Per siaj nobla idealo, sublima personeco kaj malavara
helpemo li altiris kolegojn kaj amikojn al la justa batalo por la
komuna idealo. Char li estis homama, oni volis proksimighi al li
kaj intelektuloj volis elvershi sian koron al li. Eble tio estis
homaranismo iniciatita de L. L. Zamenhof.
Ne estas
troige diri, ke Hujucz havis sennombrajn amikojn en- kaj eksterlande.
Dum sia vizitado al kamparo en la maljuneco li konatighis kaj amikighis
kun nemalmultaj kamparanoj. La amikeco inter li, Lusin kaj Eroshenko
estis bona ekzemplo. Lusin, granda china verkisto kaj pensulo kaj
reprezentanto de la progresemaj chinaj intelektuloj, iam laboris
kiel rektoro de mezlernejo, kie lernis Hujucz. Kiam Lusin instruis
en Pekino, Hujucz akceptis en Shanhajo Eroshenkon, blindan rusan
poeton elpelitan de la japana registaro. Char Eroshenko volis serchi
novan pensfluon en Pekino, Hujucz rekomendis lin al Lusin, dank'al
kies helpo li komencis instrui Esperanton kaj la rusan literaturon
en la Pekina Universitato. Tiel naskighis profunda amikeco inter
Lusin kaj Eroshenko. Pro tio Lusin verkis faman novelon "La
Komedio de la Anasoj" kaj chinigis liajn plurajn verkojn.
Eterna
estis ankau la amikeco inter Hujucz kaj Eroshenko. Hujucz ne nur
tradukis liajn verkajhojn, sed ankau petis la Komercan Presejon,
la plej grandan kaj faman siatempe en Chinio, eldoni lian tradukon
de "Rakontoj de Velkinta Folio" verkita de Eroshenko.
Hujucz aperigis ankau artikolon por konigi la blindan poeton en
la vaste legata gazeto "Orienta Kuriero" redaktata kaj
eldonata de tiu presejo. Je la nomo de la Shanhaja E-Asocio Hujucz
eldonis la libron "Turo por Fali" en Esperanto originale
verkitan de Eroshenko.
Post la
malsukceso de la china revolucio en 1927 Lusin ekloghis en Shanhajo.
Kaj la amikeco inter Hujucz kaj Lusin kreskis tagon post tago. Lusin
aligis Hujucz al la China Ligo por Defendo de Civilaj Rajtoj, fama
organizo de progresemaj personoj en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento
por savi tiujn, kiujn persekutis la reakciuloj. En ghi laboris Song
Qingling, Cai Yuanpei, Lusin kaj aliaj famuloj en la politika kaj
kultura rondoj. Malfeliche, Lusin forpasis en oktobro 1936. Dank'
al la klopodo de Hujucz k.a. okazis senprecedenca procesio de funebrantoj,
kiu farighis manifestacio de la china nacio kontrau la japana militarismo.
Miloj kaj miloj da popolanoj funebre akompanis la cherkon de Lusin,
kovritan per flago kun vortoj "Nacia Spirito", al tombejo
de Shanhajo. La procesio montris, ke la china nacio estas nesubigebla
kaj la china nacio starighos finfine. Unu jaron poste, okazis en
Chinio milito kontrau la agresantoj. Hujucz bone konservis kaj diskonigis
verkojn de Lusin, por ke ili ne perdighu dum la milito. En Shanhajo
chirkauita de la japanaj agresantoj, Hujucz kompilis kaj eldonis
"Noveloj de Lusin" el 20 volumoj, kio ne eblis ech por
la plej fortaj eldonistoj en tiu situacio. Tamen Hujucz rapide kolektis
sufiche da mono kaj paperoj, dank' al siaj amikoj en la presa, kultura,
industria kaj komerca rondoj de Shanhajo. En nur kelkaj monatoj
eldonighis la libro. El tio videblis ankau la forto de la granda
amikeco inter Hujucz kaj liaj amikoj.
Hujucz,
kiel Prometeo, akiris sanktan fajron, lumigis vojon kaj varmigis
koron por chinaj esperantistoj en malfacila kaj obskura periodo.
Ekz. dum la kultura revolucio (1966-1976) Hujucz chiam helpis tiujn,
kiuj suferis de maljusta traktado. Kiam Mao Dun, granda verkisto
de Chinio, estis miskulpigita, Hujucz kuraghe vizitis lin kaj elpashis
por solvi liajn malfacilojn. Plej kortushe estis, ke kiam granda
literaturisto Feng Xuefeng estis kruele persekutata kaj turmentata
de kancero, Hujucz, ne timante alies miskomprenon kaj eventualan
kulpigon, vizitadis lin por doni al li konsolon. Post la forpaso
de Feng Xuefeng Hujucz klopodis okazigi ceremonion por lin adiaui.
Rilataj
artikoloj:
Atestanto
de la demokratia revolucio de Chinio
Fervora
socia aktivulo
Hujucz
kaj Esperanto
Revenu
|