Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo

 

 

 

 


Hujucz kaj Esperanto

    Hujucz estis enkorpigho de la spirito de Esperanto. En Chinio lia nomo signifis Esperanton. Dum 73 jaroj post kiam li eklernis Esperanton en 1913, lia koro estis neniam for de Esperanto. Li altiris multajn intelektulojn al lernado kaj subteno de Esperanto. Unu el ili estis Bakin, granda verkisto de Chinio. Li diris, ke Hujucz estis lia vojgvidanto. En la 20-aj jaroj Hujucz kaj Bakin kune restarigis la Shanhajan E-Asocion. Komence de la 30-aj jaroj Hujucz, Jhelezo kaj aliaj samideanoj fondis la Shanhajan Esperantistan Ligon, kiu farighis poste centro de la progresema E-movado de Chinio. Lau propono de Hujucz oni elmetis la sloganon: "Per Esperanto por la Liberigo de Chinio". Inspirate de la slogano, miloj kaj miloj da gejunuloj partoprenis en la naci-sava batalo kaj samtempe akcelis la Esperantan movadon.

    En 1951 Hujucz iniciatis la Chinan E-Ligon. Dum sia studado en Francio li partoprenis la 20-an kaj 22-an UK respektive en 1928 kaj 1930. Li multe klopodis por okazigi la 71-an UK en Pekino, sed bedaurinde, li ne povis cheesti ghin. Li lacighis kaj devis ripozi. Tamen chinaj junaj esperantistoj neniam forgesos lian kontribuon al Esperanto.

Rilataj artikoloj:

Atestanto de la demokratia revolucio de Chinio
Fervora socia aktivulo
Vasta amikigho

Revenu