Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo

 

 

 

 


Fervora socia aktivulo

    Post la forpaso de Hujucz la china popolo donis al li multajn titolojn, kiaj socia aktivulo ( li klopodis por unuigi diversflankajn patriotojn kaj batalis por la sendependeco kaj liberigho de la china nacio), shtata aktivulo (li estis vicprezidanto de la China Popola Kongreso), politikisto, diplomato, eldonisto, erudiciulo, analizisto pri internaciaj problemoj, juristo, verkisto, tradukisto, filologo, fakulo pri reformado de la china skriba lingvo kaj aktivulo de E-movado.

    Li meritis chiujn tiujn titolojn, tamen plej shatis la titolon: aktivulo de E-movado. Li estis la plej elstara propagandanto kaj organizanto de E-movado. Li meritis la titolon de unu el la plej kreivaj aktivuloj ne nur de Chinio, sed ankau de la mondo. Li zorgis pri Esperanto kiam ajn kaj kie ajn. Li chiamaniere asociis Esperanton kun sia idealo kaj lerte uzis tiun lingvon en aktivadoj politika, socia, kultura kaj eduka, kiujn li entreprenis. Dum sia vivo li laboris silente. Nur post lia forpaso oni subite rimarkis, ke li postlasis siajn spurojn en multaj kampoj, kiaj politika, diplomatia kaj kultura, tial oni pli komprenas lin, pli sopiras al li.

Rilataj artikoloj:

Atestanto de la demokratia revolucio de Chinio
Vasta amikigho
Hujucz kaj Esperanto

Revenu