Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo

 

 

 

 


Atestanto de la demokratia revolucio de Chinio

    Hujucz naskighis en la 9-a de septembro 1896. Li pasigis siajn infanjarojn en imperiestra epoko. Kiam li havis 15 jarojn, la imperiestra reghimo estis anstatauita de la respubliko. Kiam li plenkreskis, Chinio estis atencata de orienta kaj okcidentaj potencoj kaj preskau koloniighis; kaj por regpotenco kaj propraj interesoj chinaj militaristoj batalis inter si, ke la ekonomia depresio pli kaj pli gravis kaj la popolanoj pli kaj pli mizere vivis. Tamen intelektuloj estis serchantaj la elirejon de la lando kaj tiun de la popolo kaj de si mem. Fine la nefleksebla china popolo starighis, lanchis naci-liberigan militon kontrau la agresantoj kaj venkis. Post la fondigho de la popola respubliko mezagha Hujucz sin donis al la socialisma konstruado. La bela revo de la homaro, kiun li havis dum longa tempo, parte realighis.

Rilataj artikoloj:

Fervora socia aktivulo
Vasta amikigho
Hujucz kaj Esperanto

Revenu