Multaj
kredas, ke la angla lingvo jam solvis tiun problemon. Sed efektive
ne. La naciaj lingvoj ne taugas por solvi la lingvan problemon internacian.
Kial? Char la naciaj lingvoj estas kreitaj de la koncernaj nacioj
por sia komunika bezono. Ili estas strikte ligitaj al la historio
kaj kulturo de la koncerna nacio. La angla lingvo estas plej bona
por la uzado de la angla popolo, sed ne por la aliaj nacioj. Cetere,
la naciaj lingvoj estas kreitaj senplane. Ili senescepte havas multajn
neregulajhojn kaj neraciajhojn. La prononcado de la angla estas
tre komplika kaj malfacila, ghia vortaro estas mikspoto, ghia gramatiko
havas multajn neregulajhojn. Ghi estas tro malfacile lernebla por
ni orientanoj por kontentigi la bezonon de internacia komunikado.
Por
kompreni la netaugecon de la angla kiel internacia lingvo, ni devas
preni lecionon el la historio. Ankau la greka, latina kaj franca
iam ludis gravan rolon en internacia komunikado, pro la potenca
influo de la greka, roma kaj franca kulturo. Sed la greka cedis
sian lokon al la latina kaj la latina cedis sian lokon al la franca.
Post la Dua Mondmilito, la franca cedis sian lokon al la angla pro
tio, ke Usono farighis granda potenco en militaj aferoj, ekonomio
kaj sciencoj. La disvastigo de la angla ne signifas, ke ghi estas
lingvo teknike supera al la aliaj naciaj lingvoj, sed pro tio, ke
Usono havas grandegan influon en diversaj sferoj. Kvankam oni energie
klopodas ghin disvastigi, tamen la rezulto estas nekontentiga. Ekzemple,
en nia lando, chiuj mezlernejoj instruas la anglan, ech iuj infanghardenoj
kaj elementaj lernejoj komencis ghin instrui. Sed kia estas la rezulto?
Post diligenta studo de la angla dum 6 ech 9 jaroj, la lernantoj
tamen ne povas legi librojn kaj gazetojn en tiu lingvo, por ne paroli
pri parolado kaj verkado en ghi. Japanaj kaj koreaj amikoj diris,
ke same tiel estas la instruado de la angla en iliaj landoj. Cetere,
la angla lingvo jam disbranchighis. Hodiau ekzistas brita angla
lingvo, usona angla lingvo, kanada angla lingvo, australia angla
lingvo, novzelanda angla lingvo, hinda angla lingvo, singapura angla
lingvo k. a. Kiu estas la vera angla lingvo? La brita angla lingvo
jam farighis malforta dialekto!
Franca
sinjorino diris, ke por francoj la angla lingvo estas ne tiel malfacila
kiel por ni chinoj, tamen la prononcado estas malfacilega ankau
por ili. Shi studis la anglan por pli ol dek jaroj, tamen shi ne
kuraghas paroli angle kun angloj au usonanoj. Ech tiuj, kiuj jam
bone posedas la anglan, sentas malegalecon en uzado de la lingvo,
kiam ili devas komunikadi per ghi kun usonanoj au britoj. La fremduloj
chiam sentas sin kiel lernantojn antau la anglaj instruistoj.
Lau
statistiko de la autoro de la artikolo <Kiu estas la vera
angla lingvo>, Britio chiujare povas enspezi 7 miliardojn
da pundoj por sia instruado de la angla lingvo al alilandanoj. Pro
la tutmonda apliko de la angla lingvo, Britio kaj Usono, kaj ech
Kanado , Novzelando kaj Australio povas profiti ekonomie. Do estas
nemirinde, ka la angloj kaj usonanoj energie disvastigas la anglan
lingvon. Nederlandanoj diris, ke ili oponas kontrau la uzo de la
angla kiel komuna lingvo en la Europa Unio, char ili devas pagi
por la lernado de la angla, dum la britoj povas solvi la lingvan
problemon tute senpene. Tio estas lingva malegaleco. Cetere, la
disvastigo de la angla lingvo, samtempe grandigas la influon kulturan
kaj ekonomian de Britio kaj Usono al la mondo kaj minacas la aliajn
lingvojn per polucio. Iuj malgrandaj lingvoj estas ech pushataj
al pereo.
La
tergloba vilagho bezonas komunan lingvon
Por
la multkultureco oni devas vivteni la naciajn lingvojn
Esperanto
estas ideala solvo de la internacia lingva problemo
Interreto
favoras la disvastigon kaj uzon de Esperanto
|