En
la pasinta jarcento, la homaro atingis brilajn sukcesojn en sciencoj
kaj teknologioj: ghi sukcesis krei grandajn aviadilojn, kiuj ebligas
al homoj veturi de lando al lando en horoj anstatau en tagoj kaj
monatoj; ghi lanchis artefaritajn satelitojn, kiuj ebligas al ni
fari sciencajn esplorojn pri la tero kaj universo, transsendi radiajn
kaj televidajn programerojn, direkti trafikadon en la mondo, prognozi
la veteron ktp; ghi sukcesis ekspluati nuklean energion kaj funkciigi
nukleajn elektrejojn; ghi dechifris la sekreton de genoj kaj sukcesis
produkti klonajn shafon, simion ktp; ghi kreis komputorojn, kiuj
ebligas al ni rapide kaj precize plenumi diversajn komplikajn taskojn
antaue neeblajn au malfacilegajn por la homo; ghi kreis interreton,
kiu preskau nuligis la distancon en komunikado. Ni komencis novan
epokon de imformatiko. La terglobo farighis vera vilagho.
Hodiau
ni jam eniris novan jarcenton kun novaj esperoj kaj brila perspektivo.
Tamen ni ankau alfrontas multajn problemojn urghe solvendajn: la
serioza polucio malsanigas kaj dangherigas nian vivmedion; la teruraj
tertremoj, la tajfunoj, la tromboj restas katastrofoj, kontrau kiuj
ni homoj estas senrimedaj; chiam pli larghighas la diferenco inter
la richaj kaj malrichaj landoj kaj la malegaleco kaj konfliktoj
inter la nacioj subfosas la mondpacon. La homaro bezonas pli bonan
kunlaboron por solvi la problemojn. Kaj por tio ni devas atingi
pli profundan interkomprenon per interparoloj, diskutoj kaj konferencoj
en diversaj niveloj. Kvankam nia terglobo farighis vilagho pro la
facila komunikado, tamen pro manko de komuna lingvo por la popolamasoj,
la plejparto de la loghantoj de la tergloba vilagho estas surdmutaj
unuj antau aliaj. Ni sentas urghan bezonon solvi la lingvan problemon.
Chu
la angla povas solvi la problemon ?
Por
la multkultureco oni devas vivteni la naciajn lingvojn
Esperanto
estas ideala solvo de la internacia lingva problemo
Interreto
favoras la disvastigon kaj uzon de Esperanto
|