Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Esperanto, interreto kaj multkultureco

Esperanto estas ideala solvo de la internacia lingva problemo

de LI SHIJUN

    Esperanto estas ideala solvo de la internacia lingva problemo, pro jenaj kialoj:

    1. Esperanto estas neutrala, ghi ne anstatauas au forpushas, nek pereigas naciajn lingvojn. Male, ghi povas helpi la tenadon kaj disvolvon de la malgrandaj lingvoj.

    2. Esperanto estas lauplane kreita. Ghi estas fonetika kaj belsona. Ghia gramatiko estas simpla kaj regula. Ghia vortfarado estas tiel mirinda ke el malmultaj radikoj kaj afiksoj oni povas fari multajn derivitajn kaj kunmetitajn vortojn, kio povas shpari multe da tempo al la lernantoj kaj uzantoj. La vortordo de Esperanto estas plej fleksebla, kaj pro tio ghi povas plenumi la bezonon de chiuj nacioj en lingvouzo.

    3. Esperanto estas naskita kun nobla idealo por la interkompreno, amikeco, kunlaboro kaj paca kunvivo de la homoj. Tiu ideologia aspekto de Esperanto estas tre utila al la homaro por sia batalo kontrau la naturaj katastrofoj kaj strebado al felichigo de sia estonteco.

    Antau pli ol jarcento d-ro Zamenhof jam kreis Esperanton ghuste por solvi la problemon de internacia komunikado. Tamen lia bonega lingvo disvastighis malrapide kaj hodiau nur malgranda parto de la homoj ghin uzas. Tre diversaj estas la kauzoj de tiu bedaurinda fenomeno: la tradiciaj opinioj pri lingvo suspektigas la taugecon de artefarita lingvo; la malforta propagando kaj instruado de Esperanto ne povis elbaki sufiche multe da adeptoj por vaste uzi la lingvon kaj bone montri al la publiko ghiajn superajn kvalitojn; la potencaj naciaj lingvoj, precipe la angla lingvo, ne volas cedi sian lokon al la neutrala artefarita lingvo; la manko de financaj rimedoj malhelpas la praktikan uzadon de Esperanto; la esperantistoj loghas dise en chiuj partoj de la mondo, estas malfacile por ili okazigi internaciajn renkontighojn; la eldona kvanto de esperantaj libroj kaj gazetoj estas malgranda, tial multekosta, kaj la distribuado de ili al la dise vivantaj esperantistoj estas malfacila; la korespondado internacia estas grava por la Esperanto-movado, sed por intershanghi leterojn per la paperletera poshto oni ne nur bezonas sufiche da tempo sed ankau pagi altan afrankon...

La tergloba vilagho bezonas komunan lingvon
Chu la angla povas solvi la problemon ?

Por la multkultureco oni devas vivteni la naciajn lingvojn
Interreto favoras la disvastigon kaj uzon de Esperanto