Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Esperanto, interreto kaj multkultureco

Interreto favoras la disvastigon kaj uzon de Esperanto

de LI SHIJUN

    La elkreigho de interreto alportis grandan oportunon por disvastigi kaj praktike uzi Esperanton.

    1. Per interreto oni povas instrui la lingvon per facile akirebla helpo ne nur de samurbanoj, samlandanoj sed ankau alilandanoj. En la jaro 1999, korea esperantisto-specialisto pri permashina tradukado vizitis Pekinon. Li faris prelegon al membroj de PEA kaj diris, ke li lernis Esperanton per interreto dank' al helpo de usona kaj brita esperantistoj. Nun, en interreto oni ne nur povas legi lecionojn pri prononcado, gramatiko, konversacio, ricevi helpon de vortaroj kaj tiel plu, sed ankau audi deklamojn de tekstoj kaj kantojn. Por vaste instrui Esperanton, oni ne bezonas klaschambrojn kaj multajn kompetentajn instruistojn.

    2. Per elektronika poshto oni povas rapide kaj malmultekoste korespondi kun alilandaj kiel samlokaj samideanoj. Por sendi ordinaran aerposhtan leteron, oni devas pagi 5.4 juanojn. Se oni sendas iom longan leteron kun tri au kvar folioj, oni devas pagi ech pli. Sed sendi longan leteron per e-poshto, oni bezonas nur malpli ol unu juano. Cetere, la liverado de la mesaghoj estas tiel rapida, ke oni povas tuj atingi la celaton per la elektronikaj komunikiloj kaj ech povas ricevi respondon en la sama tago, se urgha respondo estas bezonata. Ekzemple, en la 19-a de januaro, mi ricevis leteron de k-dino Jiao Xiyang el Shenyang. Shi petis, ke mi poluru shian tradukajhon urghe bezonatan. Mi tuj plenumis shian peton kaj resendis al shi la poluritan tekston.

    3. Oni povas sendi siajn kontribuajhojn al la redakcioj per interreto. Por sendi iom ampleksan manuskripton per aerposhto oni bezonas pagi dekojn da juanoj, kaj ghi povas atingi la adresiton nur post almenau unu semajno. Sed sendi manuskripton per e-poshto kostas nur tre malmulte. Cetere, ghi povas tuj atingi la adresiton. En decembro, s-ro Mine Jositaka, redaktoro de la gazeto La Movado de la japana Esperanta organizo Kansaja Ligo de Esperantaj Grupoj, petis, ke mi verku poemon por la 600-a numero de tiu gazeto. Mi tuj plenumis lian peton kaj sendis la manuskripton al li per interreto. En la sekvanta tago, li konfirmis la ricevon de ghi kun danko kaj rimarkigis min pri misskribo. Mi tuj korektis la tekston kaj resendis ghin al li. Se ni uzus aerposhton por tion fari, ni bezonus ech monaton.

    4. La Akademio de Esperanto fondis konsultejon interretan. Oni povas fari demandojn pri la internacia lingvo al la akademio. Ricevinte la demandojn, la gvidanto de tiu servo tuj dissendas ilin al membroj de la Akademio por ricevi iliajn respondojn. Poste, oni publikigas la respondojn sur la reto por helpi ne nur la demandintojn, sed chiujn interesitojn. Antaue la membroj de la Akademio povis intershanghi opiniojn nur per aerposhtaj leteroj, sed nun ili povas diskuti per la oportuna interreto.

    5. En 1999, mi ricevis, per e-poshto, alvokon de esperantistoj de la Zamenhofa Mezlernejo en la pola urbo Bjalistoko. Oni sciigis min, ke la urba estraro decidis shanghi la nomon de tiu mezlernejo pro bezono de katolikoj. Por nuligi tiun decidon malfavoran al la E-movado, polaj samideanoj petis, ke la esperantistaro solidare helpu ilin en la afero kaj klarigu al la estraro de tiu urbo, kial oni ne devas shanghi la nomon. Kompreneble, mi tuj sendis leteron per e-poshto al la urbestro de Bjalistoko por montri al li, ke konservo de la nomo de tiu lernejo estas bona ne nur por la urbo sed ankau por la lando, char la esperantistaro de la tuta mondo amas d-ron Zamenhof. Post nelonge, polaj esperantistoj informis min per interreto, ke la estraro de tiu urbo shanghis sian decidon lau la petoj de la esperantistaro.

    6. Per la helpo de interreto, oni povas faciligi sian turismajn aktivadojn. Ekzemple, pluraj samideanoj alilandaj kontaktis pekinajn esperantistojn antau sia alveno al nia urbo, kaj pro la antaua arangho ili estis dece akceptitaj kaj gastigitaj. S-ro Rudolf Burmeister, nia germana amiko, kaj lia edzino dufoje vizitis Pekinon. Chiufoje antau sia alveno, li avertis nin pri la tempo de sia aveno kaj la hotelo, kie li loghos por facile renkontighi kun ni post sia alveno. En la jaro 1985, kiam la redakcio de El Popola Chinio celebris sian 35-jarighon, mi gvidis turisman grupon el geesperantistoj el Japanio, Hungario, Pollando, Francio, Australio, Italio kaj Britio, kaj tiu arangho ebligis intershanghon de opinioj de la diverslandaj esperantistoj. Tia turisma arangho estas tre bona lau konsidero pri kultura intershangho. Kompreneble, oni povas aranghi tian vojaghojn per la helpo de interreto kaj ebligi kunan vojaghon al alilandaj gesamideanoj por fari la turismajn aktivadojn pli interesaj.

    7. En la okdekaj jaroj, europaj esperantistoj jam klopodis fondi Esperantan universitaton, sed ili devis kontentighi nur per okazigo de prelegadoj kaj eldono de kolektoj de disertajhoj, pro manko de konstanta sidejo de tia universitato. Nun oni povas organizi Esperantan universitaton per interreto dank' al kunlaboro de diverslandaj profesoroj. Ekzemple, chinaj specialistoj pri la china medicino povas fondi universitaton interretan. La instruado kaj esplorado estas efektivigeblaj per interreto, kiu ebligas transsendon de tekstoj, bildoj kaj sonoj. Oni ech povas direkti praktikan aktivadon per speciala arangho interreta.

    8. Se komerco estas praktikebla interrete per la angla kaj aliaj lingvoj, kompreneble tio eblas ankau per Esperanto. Efektive, Wang Tianyi, Cao Xionglin kaj aliaj jam komencis tion fari kaj atingis certajn sukcesojn. Char tiel gravas la komercado en la socio, la esperantistoj ne devas neglekti tiun kampon. Por faciligi la praktikan uzon de Esperanto, oni devas pretigi necesajn terminarojn bezonatajn en internacia komercado. Foje profesoro Sogil Su rimarkigis, ke mankas vere kompetentaj specialistoj por fari internacian komercadon per Esperanto. Do, oni devas elbaki tiajn specialistojn, se oni volas vere atingi rimarkindajn sukcesojn sur tiu kampo.

    9. Estas malfacile eldoni verkon en Esperanto pro tio, ke la eldona kvanto ne povas esti granda kaj la distribuado estas malrapida. Interreto faciligos la eldonadon de verkoj en Esperanto. Antaue oni devis havigi al si sufichan kapitalon por eldoni verkojn en Esperanto. Nun interreto ebligas al ni eldoni verkon por dekoj, centoj, miloj au milionoj da legantoj, sen bezono de tiom granda kapitalo. En la aprila numero de "Esperanto" la organo de UEA aperis listo de elektronikaj E-libroj. Per interreto oni jam povas legi Fabelojn de Andersen, Kristnaska Kanto de Charles Dickens, La Faraono de Prus, La Neghblovado de Pushkin, Imenlago de Storm, La Konscienco Riprochas de Strindberg, Patroj kaj Filoj de Turgenjev, la biografio Zamenhof verkita de Drezen kaj aliaj preskau cent titolojn. Se vi interesighas pri la afero, vi povas skribi al mailto:inko@omnibus.se .

    10. Interreto estas oportuna ankau por aranghi artajn, kulturajn, sciencajn kaj teknologiajn interfluojn. Por atingi rimarkindajn sukcesojn sur tiuj kampoj, oni devas fari necesajn preparojn por okazigi seriojn de tiaj aktivadoj kaj aranghi konstantajn kunagadojn inter diverslandaj individuaj esperantistoj kaj Esperantaj organizoj. Stokholma esperantisto parolis pri siaj spertoj en arangho de internacia kultura aktivado. Oni devas kolekti tiajn spertojn kaj ilin disvastigi por helpi la aktivulojn diverslandajn. La Universalaj Kongresoj de la pasinta jarcento jam donis ekzemplojn pri tiaj aktivadoj. Se ni bone utiligos interreton, certe ni povos plivigligi la esperantistaron kaj fari nian E-movadon pli prestigha ol antaue. La konkretaj fruktoj de tiaj interfluoj devas esti propaganditaj kaj utiligitaj en radiaj kaj televidaj programeroj, jhurnaloj, gazetoj kaj ech libroj, en lernejoj kaj en societoj kulturaj, sciencaj, artistaj, literaturistaj k.s. por plivastigi la influon de la peresperanta aktivado.

    11. Fondu internaciajn informajn servojn per Esperanto. Dank' al kunlaboro de la esperantistoj kaj Esperantaj organizoj diverslandaj, oni povas uzi Esperanton en kolektado kaj dissendo de informoj por kontentigi la bezonojn de komercistoj, turistoj, artistoj kaj diversaj specialistoj. Se oni pagigos la uzantojn de la liveritaj informoj, oni povas akiri financajn rimedojn por tiaj servoj.

    12. Per interreto oni povas atingi multajn e-poshtajn adresojn kaj hejmpaghojn. La informaj servoj de Eventoj k a. senpage helpos vin en tia afero. Ekzemple, per helpo de ghia adreso http:xxwww.eventoj.hu vi povas trovi pli ol 150 retlistojn en Esperanto.

    Sveda esperantisto diris, ke Esperanto kaj Interreto estas tre bona paro. Esperanto estas plej bona lingvo por plene utiligi la oportunon de interreto, kaj interreto estas plej bona kampo por montri la superecon de Esperanto. Kvankam iuj esperantistoj jam donis certan atenton pri interreto, tamen ni ankorau ne tiel serioze esploris la eblecojn kaj ankorau ne faris necesajn provojn por konfirmi niajn jughojn. Se nun interreto prezentas al ni bonajn shancojn por montri la valoron de Esperanto, ni ne perdu tempon kaj vigle aktivadu. Se la esperantistaro strebados kune, kredeble ne pasos longa tempo kaj ni jam vidos rimarkindan progreson de nia afero.

    En la lastaj jaroj ankau esperantistoj en CHinio komencis starigi hejmpaghojn por Esperantaj societoj kaj individuoj. Tamen la laboro iras malrapide pro tio, ke ni ankorau ne klare vidas la gravecon de tiu laboro. Ni devas pli energie klopodi por la sukceso de tiu pasho, kiu povas fari grandan kontribuon al nia movado ne nur en nia lando, sed ankau en la mondo. Mi esperas, ke mia parolo vekos pli da atento che vi pri la afero.

    Koran dankon por via pacienca auskultado al mia babilo!

La tergloba vilagho bezonas komunan lingvon
Chu la angla povas solvi la problemon ?

Por la multkultureco oni devas vivteni la naciajn lingvojn
Esperanto estas ideala solvo de la internacia lingva problemo